Aktualaj Informoj

La 48a Internacia Esperanto-Sumoo (2017-09-10/24)

Karaj,

Esperanto-sumoo estas mirinda projekto, kiu sanĝas la movadon kaj la mondon. Ni, partoprenantoj, legas librojn, ĉiun tagon, pli ol mem promesitan kvanton da paĝoj, kun 350 homoj en la mondo.

Ekde la 10a de septembro komenciĝos la 48a Internacia Esperanto-Sumoo ĝis la 24a de julio. (15 tagoj) Mi atendas vian aliĝon. Kiam vi aliĝos, sendu al mi jenajn informojn
Via nomo, sekso, luktista nomo (pseudonimo), urbo, lando, retadreso, titolo de legota libro kaj kvanto da paĝoj por unu tago.

Por pli da informoj vizitu niajn retejon, Vikipedian kaj Fejsbukan paĝojn:
http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo
Fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=ts

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
hori-zonto(a)water.sannet.ne.jp   (a)=>@

Related post

Kategorioj

Arkivoj