Esperanto-Domo de Jacugatake

Esperanto-Domo de Jacugatake

Agrabla kaj Vizitinda Esperanto-Domo en Japanio

  • Aktiveco de Esperanto-Domo 2019 2018 2017 2016 2015 2014 2013 2012 2011 2010

    Domplano
    Kiel atingi la Domon.
    Kiam la Domo estas malferma
    Kia estas la Domo

    Esperanto-Domo estis inaŭgurita en novembro de 1994. Ĝi estis konstruita kaj donacita de s-ino Morita Yoko al Japana Esperanto-Instituto laŭ la lasta deziro de ŝia forpasinta edzo Morita Mosuke (foto dekstra). Depost tio japanaj esperantistoj klopodis heredi la deziron kun pena laboro kaj monkolekto.
    En 13a de septembro, 2014, ni festis la 20-jaran datrevenon de ĝia fondiĝo.

    Jacugatake estas fama regiono pro situo de iom unika monto en ĝi. Tiu monto havas ok pintojn kaj ŝajnas ĝemelaj montoj apud unu alia! En la japana lingvo la vorto Jacugatake ĝuste signifas ok montojn! Ĝi situas en gubernio Yamanasi, ĉ. 174km for de la ĉefstacidomo de Tokio kaj 170km for de la stacidomo Jokohamo. De tie oni povas vidi monton Fuĵi (simbolo de Japanio).
    Ĝi konsistas el dormejo (kie oni povas uzi ban-ĉambron kaj duŝejojn), salono (por kunvenoj), komuna kuirejo kaj 2 etaĝa biblioteko.

    Oni povas ĝui sendratan ret-aliron ĉie en la Domo. En la kuirejo pretas necesaj kuiriloj inkluzive de mikroonda forno, gasfornoj kaj elektra varmigilo, kiuj tranoktantoj rajtas uzi.
    Manlibro de la Domo


    Esperanto-Domo de Jacugatake situas sur la alteco mil metrojn super marnivelo kaj la mezuma temperaturo estas ĉ. ses gradojn pli malalta ol sur marnivelo. En somero oni povas fuĝi el sufoka vetero de urboj, kaj enspiri puran, oksigeno-plenan kaj senfuman aeron!
    Ĉirkaŭ Esperanto-Domo ekzistas muzeoj, varmfontoj kaj aliaj vizitindaĵoj. La domo estas preta por ĉiuj esperantistoj. Eksterlandaj Esperantistoj, kiuj vizitos Japanion estas bonvenaj. Espereble necesas antaŭa kontakto kaj interkonsento. Aliĝintoj al la Pasporta Servo povas tranokti en ĝi senpage.

    Se iuj deziras viziti ĝin, bv kontakti JEI aŭ jena retadreso :
    Japana Esperanto-Instituto (JEI)
    JP-164-0042 Tokjoo-to Sinĵuku-ku Ŭaseda-ĉoo 12-3
    Tel +81 -3-3203-4581, Fax 03-3203-4582
    esperanto@jei.or.jp

    Por rezervi ĉambrojn, bonvolu kontakti la retadreson montritan sur la starta paĝo.
    La sideja adreso de la Domo estas;
    Esperanto-Domo de Jacugatake
    1897-1, Koarama
    Nagasaka-ĉoo, Hokuto-ŝi
    tel + fakso: +81 - 551 -32-7335

    Al la fronta paĝo de Esperanto-Domo de Jacugatake