Aktualaj Informoj

JEI publikigis “brajlajn dosierojn” en sia retejo.

Okaze de la 4a de januaro, la Monda Tago de Brajlo(*1), ni JEI publikigis “brajlajn dosierojn” en https://www.jei.or.jp/brajloj/brl.htm.
Ili estas kodigitaj per la internacia brajl-formato BRL(*2).

Brajlo, t.e. esprimmaniero de alfabeto ktp per 6 punktoj por vidhandikapitoj, estas jam fiksita. Brajlo-dosiero estas dosiero, uzebla kun specialaj iloj, por ke
(1) la teksto estu prononcata,
(2) la teksto funkciigu brajlo-legilon kun pingloj,
(3) la teksto estu presita sur dika papero kiel brajlo.

La nun aperintaj dosieroj estas “Raportoj el Japanio”, numero 1-22, verkitaj de Hori Jasuo, japano kiu ekverkis la Raportojn de 1997.

(*1) Louis Braille, la elpensinto de brajlo, estis nasikita en la 4a de januaro 1809.
(*2) Cetere estas japane populara brajlo-formato BES, en kiu ni publikigis kelkajn dosierojn en https://www.jei.or.jp/brajloj/.

Related post

Kategorioj

Arkivoj