Aktualaj Informoj

Ne malfermiĝas Esperanto-Domo de Jacugatake ĉi-jare

Ni devas bedaŭre anonci, ke Esperanto-Domo de Jacugatake ne malfermiĝas en la jaro 2020 pro la pandemio de KOVIM-19.

Post zorga diskutado, ni konkludis, ke estas malfacile malfermi la Domon, kiu estas amasa stud-loĝejo kun danĝero de infektado en la nuna situacio tra la lando.

Dum la ferma periodo, komitatanoj daŭre bontenados la Domon por ke en la venonta jaro post la pandemio oni povu komforte loĝi tie.

la 15an de julio 2020, Hori Jasuo
Estro, Komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake

Kategorioj

Arkivoj