La historio de Japana Esperanto-Instituto
 

la historio de Japana Esperanto-Instituto

Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita en 1919, kaj estas la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en Japanio ekde 1956. La monata organo estas La Revuo Orienta.


Kronologia Tabelo

mallongigoj uzataj en la tabelo:
  • P = Prezidanto de la Estraro de JEI.
  • ĈP = Ĉef-Prezidanto de JEI”, kvazaŭ honor-ofica; vaka posteno por multaj jaroj.

jaroaferojprezidanto de la Estraro k.a.
1906[prahistorio: la komenco de la organizita Esperanto-movado en Japanio]
Japana Esperantista Asocio (JEA) fondiĝis en la 12a de junio, kaj aktivis ĝis 1919.
 
1919JEI fondiĝis fare de OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi) k.a., en la 20a de dec. La japanlingva nomo estas Nihon Esuperanto Gakkai. 
1920La organo La Revuo Orienta fondiĝis. 
1926JEI akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono. P: NAKAMURA Kiyoo
1930  P: OOISI Wasaburo
1932Nova oficejo fondiĝis en Hongo, Bunkyo-ku, Tokio. Ĝenerala Sekretario OKAMOTO Joŝicugu (Okamoto Yositugu) instaliĝis.
1933Gazeto Esperanto-Lernanto fondiĝis; daŭris ĝis 1937. 
1936JEI aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), eksiĝis en 1940. 
1944Pro la milito, La Revuo Orienta ne aperis de apr., 1944 ĝis sept., 1945. 
1945  P: NISI Seiho
1947  Konstanta Estrarano MIJAKE Ŝihej (Miyake Sihei) instaliĝis.
1956JEI aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). 
1965La 50a Universala Kongreso (UK) okazis en Tokio; LKK estis el Tokia Esperanto-Klubo kaj ne JEI, sed ankaŭ JEI-anoj helpis. 
1967  P: EGAMI Fujio (Egami Huzio)
1968  ĈP: OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi), ĝis 1969 (forpaso)
1977  ĈP: EGAMI Fujio (Egami Huzio), ĝis 1982 (forpaso)
1978 Esperanto-Domo en Waseda, Sinzyuku-ku, Tokio, fondiĝis. La Oficejo de JEI translokiĝis tien. 
1979  P: ISOBE Yukiko, ĝis 1988 (forpaso)
1988Premio Ossaka por premii elstaran esperantiston, estis re-difinita kiel premio de JEI, kaj de ĉi-jare okazas premiado. P: IKAWA Satio
1989  P:YAMASAKI Seiko, ĈP: KUBO Sadaziro, ĝis 1996 (forpaso)
1991  P: NISIKAWA Toyozo
1993  P: YAMASAKI Seiko (denove)
1994Esperanto-Domo de Jacugatake fondiĝis.  
1999  P: SIBAYAMA Zyun’iti
2007Gastigis la 92an UK en Jokohamo (Yokohama). 
2012La statuso de JEI farĝis fondusa jura persono ĝenerala. La japanlingva nomo farĝis Nihon Esuperanto Kyookai P: SUZUKI Keiichiro
jaroaferojprezidanto de la Estraro k.a.


Laste modifita en 2019-12-18
▲Pjejsupre de la paĝo

Kategorioj

Arkivoj