Aliĝu al JEI

Aliĝu al JEI (Japana Esperanto-Instituto) por konstrui solidan bazon de Esperanto en Japanio! Ankaŭ abonado de “La Revuo Orienta” estas bonvena.


★ Membro

Ĉefaj rajtoj

  • Ricevi la monatan organon “La Revuo Orienta”.
  • Partopreni en elektado de Konsilianoj.
  • Uzi la Esperanto-Domon de Jacugatake.
  • Esti Asocia Membro de UEA, se ne estas Individua Membro de UEA, ĉiu membro rajtas uzi la Delegitan Servon de UEA.

Jara membrokotizo

  • Ordinara membro: JPY 6 400. La organo ekspedata ekster Japanion per surfaca poŝto.
  • Subtena membro: JPY 10 000. La organo same kiel supre.
  • Reta membro: JPY 4 000. Reta organo.
  • Familia membro: JPY 2 400. Ne ricevas la organon, kiam alia familiano sam-adresa estas membro.
  • Junula membro (ĝis inkluzive la 35-a jaraĝo je la 1a de januaro): JPY 3 600.
  • Plus la aerpoŝta ekspedo: Azio +JPY 1 200. Eŭropo, Norda Ameriko, Oceanio: +JPY 1 800. Suda Ameriko, Afriko: +JPY 2 400.
  • Pri aliaj kategorioj, kontaktu la Oficejon.
    Retadreso: esperanto(a)jei.or.jp   (a)=>@

★ Abonanto

Ĉefaj rajtoj

  • Ricevi la monatan organon “La Revuo Orienta”.

Jara abonkotizo

  • Ĝenerale: JPY 5 100. Por eksterlanda ekspedo, vidu supre je “membroj”.
  • Speciale por lernejanoj ĝis la 9a lernojaro: JPY 1 250.

Kategorioj

Arkivoj