Aktualaj Informoj

“15 Fabeloj de Eroŝenko Eljapanigitaj” publikigita

Eroŝenko restigis pli ol 60 verkojn dum sia 62-jara vivo. Inter ili troviĝis ĉirkaŭ 33 rakontoj verkitaj en la japana lingvo. Kelkaj estis jam tradukitaj en Esperanton, aŭ en la rusan aŭ en la ukrainan. Sed ankoraŭ restis 18 verkoj, kiuj ne estis tradukitaj en Esperanton. Nun 15 verkoj estis eljapanigitaj fare de japanaj grupo kaj individuoj, kaj publikigitaj en unu pdf-dosiero.

La dosiero estas legebla kaj elŝutebla ĉe:
https://sites.google.com/site/erosxenko125/files/fabeloj-de-erosxenko
(La komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko)

  titolo tradukinto 
1 Rakontas Paperlanterno Jokohama Salono
2 Sonĝoj en printempaj noktoj KUDOU Takasi
3 Unu Pirarbo Jokohama Salono
4 Princino de Maro kaj Fiŝisto TANIGAWA Hirosi
5 Du malgrandaj mortoj MURATA Kazuyo
6 La Ideala floro AIDA Yayoi
7 Feliĉa Ŝipo AOYAMA Tooru
8 Martireco de senreligiulo HIKITA Akio
9 Morto de la kanario SIBAYAMA Noriko
10 Fiasko de juna anĝelo MURATA Kazuyo
11 Iu Dialogo OONISHI Shin’ichi
12 Rakontoj de Bajtal TAKAOKA Mitiko, IIDA Hiroyuki
13 Pininjo ISAKI Michiko
14 Paskotago Jokohama Salono
15 Forpelate de Japanujo MURATA Kazuyo

Related post

Kategorioj

Arkivoj