Esperanto-Domo en Tokio

JEI posedas 5-etaĝan Esperanto-Domon en Tokio, uzata kiel oficejo, kursejo, libroservo kaj biblioteko.

★ Adreso kaj Kontakto
JP-162-0042, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio
Telefono: 81-3-3203-4581
Fakso: 81-3-3203-4582
Retadreso de JEI: esperanto(a)jei.or.jp   (a)=>@

★ Malfermita tempo
La oficejo estas malfermita de la 11a atm ĝis la 5a ptm, en mardo, merkredo, ĵaŭdo kaj sabato. Ĝi estas fermita en dimanĉo, lundo, vendredo kaj naciaj ferioj.

★ Kiel iri
Atingu la stacio “Waseda (早稲田) sur la Tozai-linio (東西線) de Tokia subtera fervojaro, eliru el la elirejo n-ro 1 (出口 No.1) de la stacio, kaj iru piede 1 minuton.
Vizitu la mapon de Google => Mapo de JEI
Nova Filimeto “Bonvenon al JEI” (2 minutoj kaj 45 sekundoj)

★ Etaĝoj
La 1a kaj la 2a etaĝoj: JEI alpruntis al aliaj.
La 3a etaĝo: Oficejo kaj Kunsidejo de JEI
La 4a etaĝo: Kursejo kaj Biblioteko de JEI

★ Libroservo
En la 3a etaĝo estas la librovendejo, kie vi povas rekte aĉeti librojn en/pri Esperanto, el Japanio kaj el la tuta mondo.

★ Koresponda aĉeto
Vi povas koresponde aĉeti uzante ĉi-supran adreson. Ni sendos fakturon kun la menditaj libroj, do pagu pagu laŭ ĝi. Pakaĵo-kosto postulata. Por eksterlanda komerco, turnu vin al la oficejo.

★ Biblioteko
Vidu la paĝon pri la Biblioteko de JEI. => Biblioteko de JEI

160501_esperanto-domo

Kategorioj

Arkivoj