Aktualaj Informoj

“Sabata kunsido” okazos la 9an de septembro en Tokio

La venonta Sabata Kunsido (SK) okazos la 9-an de septembro, 15:15-17:45, kun ripozo ĉ.16:30, ĉe JEI. Ni pasigu du horojn kaj duonun nur Esperante. Faru prezentadon 5-ĝis-20-minutan pri ajna temo. Komencantoj kaj progresantoj rajtas voĉlegi preparitan tekston (kiun mi antaŭkontrolos, se necese). Ankaŭ observantoj estos bonvenaj. Post la kunsido okazos ankaŭ vespermanĝo.

Ni kunsidos dua-sabte ĉiu-monate ĝis decembro 2017 kaj escepte tria-sabate en januaro 2018. Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu(a)gol.com>  ※(a)=>@

Kategorioj

Arkivoj