Aktualaj Informoj

La 50a Internacia Esperanto-Sumoo (2018-01-14/28)

Karaj amikoj, 
Ekde la 14a de januaro komenciĝos la 50a Internacia Esperanto-Sumoo ĝis la 28a de januaro (15 tagoj). Mi atendas vian aliĝon. Kaj varbu viajn amikojn!!!!

Se vi partoprenos en la Esperanto-Sumoo, vi povos legi librojn dormantajn en via breto kune kun pli ol 300 esperantistoj en la mondo kaj povos kontribui al la Esperanto-movado. Ne perdu tin valoran ŝancon.

Por partopreni en la sumoo, sendu al mi 
 1. viajn nomon, luktistan nomon,
 2. nomojn de viaj urbo kaj lando
 3. Titolon de la libro, kiun vi legos en tiu periodo,
 4. Kvanton da paĝoj, kiujn vi legos por unu tago

Vizitu niajn retejon kaj Vikipedian paĝon:
http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo
Fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=ts
 
HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto@water.sannet.ne.jp>

Related post

Kategorioj

Arkivoj