Aktualaj Informoj

La 45a Internacia Esperanto-Sumoo

Karaj amikoj,

Ekde dimanĉo, la 12an de marto, komenciĝos la 45a Internacia Esperanto-Sumoo ĝis la 26a de marto. (15 tagoj)  Se vi partoprenos en tiu granda projekto, vi povos legi librojn dormantajn en viaj bretoj kaj plialtigi vian Esperanto-kapablon. Vi povos legi librojn kune kun 300 esperantistoj en la mondo.

Por partopreni en la sumoo, sendu al mi
1. viajn nomon, luktistan nomon,
2. nomojn de viaj urbo kaj lando
3. Titolon de la libro, kiun vi legos en tiu periodo,
4. Kvanton da paĝoj, kiujn vi legos por unu tago

Por altigi vian esperantan kapablon kaj kontribui al literatura movado, vi partoprenu en la 45a Internacia Esperanto-Sumoo.

Vizitu niajn retejon etc.:
http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo
Fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=ts

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
hori-zonto(a)water.sannet.ne.jp   (a)=>@

Related post

Kategorioj

Arkivoj