Aktualaj Informoj

“Sabata kunsido” okazos la 11-an de marto en Tokio

La venonta Sabata Kunsido (SK) okazos la 11-an de marto,  15:15-17:45, kun ripozo ĉ.16:30, ĉe JEI. Ĝuu Esperanton dum du horoj kaj duono! Preparu kaj faru 5-ĝis-20-minutan prezentadon pri ajna temo. Ankaŭ observantoj estos bonvenaj. Okazos ankaŭ vespermanĝo ĉe proksima restoracio.
     Provizore ni planas kunsidi la 8an de aprilo, la 20an de majo (unu tagon antaŭ Estrara Kunsido de JEI) kaj la 17an de junio (unu semajnon post “Esperanto-Tago”).
Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu(a)gol.com>     *(a)=>@


La venonta Sabata Kunsido (SK) okazos la 21-an de januaro, 15:15-17:45, kun ripozo ĉ.16:30, ĉe JEI. Ĝusta kunsido por tiuj, kiuj deziras paroli kaj/aŭ aŭdi Esperanton. Ĉiu faru 5-ĝis-10-minutan aŭ ĉirkaŭ-20-minutan prezentadon pri ajna temo. Ankaŭ observantoj estos bonvenaj. Kutime ni kunsidas dua-sabate ĉiumonate, sed escepte tria-sabate ĉi-monate. Ni planas poste vespermanĝi ĉe proksima restoracio.

Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu(a)gol.com>     *(a)=>@

Kategorioj

Arkivoj