Aktualaj Informoj

Forpasis s-ro YAMASAKI Seiko, eksa prezidanto de JEI

Ĝisdatigo: 2017-10-20

JEI anoncas kun granda malĝojo, ke s-ro YAMASAKA Seiko (山崎 静光) forpasis je 87-jaraĝo (1929-11-21/2017-10-10).

yamasaki-seikoLi aliĝis al JEI en 1965, kaj li fariĝis dumviva membro de JEI en 1976. Li aktivis por la financa, la redakta kaj la informa fakoj de JEI, poste li estis elektita kiel la prezidanto de JEI en 1989-1990 kaj 1993-1998. Li estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio ekde 1999. Li verkis kelkajn librojn japane pri Etimologio kaj Gramatiko de Esperanto.

Paralele, li aktivis kiel teoriisto pri kanaoj (japanaj literoj) dum sia vivo.

Profesie li laboris kiel vic-sekciestro en MITSUI & Co., japana granda entrepreno.

Bonvolu legi la artikolon de UEA. => Gazetara Komuniko N-ro 709

Kategorioj

Arkivoj