Programŝanĝo de JEK2019 pro tajfuno (09h30m, 13a de okt)

  • 2019.10.13

Karaj partoprenontoj de la 106-a Japana Esperanto-Kongreso (ĝisdatigita je 09h30m, 13a de oktobro)

Programo de la dua tago (13a de oktobro) de la 106-a JEK iros jene:
10:30- ekfunkcios akceptejo (ĉe 3C kunsidĉambro)
*Ne haveblas lunĉo antaŭmendita.
15:00 komenciĝos programeroj (okazos eventualaj ŝanĝoj)
18:00 Bankedo


(ĝisdatigita je 17h16, 11 de oktobro)

Okaze de la proksimiĝo de tajfuno Hagibis, ni decidis planon por la 106-a Japana Esperanto-Kongreso (Saitama, 12-14 oktobro).

NE OKAZOS LA KONGRESO EN LA 12-a de OKTOBRO. NENIEL VENU AL LA KONGRESEJO.

Malfermiĝos la kongresejo je 15h00 en la 13-a de oktobro. Tamen, ne haste klopodu partopreni en la kongreso ĝis kiam la vetero trankviliĝos kaj veturrimedoj sufiĉe sekuriĝos.

Se la kongresa urbo Saitama kaj metropola areo de Tokio severe suferus post la tajfuno, la kongreso estus komplete nuligita sen antaŭanonco.

Deciditaĵoj

  • Neniu programero okazos en la 12-a de oktobro.
    • Ne venu al la kongresejo Saitama Kaikan, kaj restu sekure en via loĝejo.
  • Ne okazos baza kurso “Kio estas Esperanto?”, publikaj prelegoj de Kogo Chiharu kaj Jack Halpern, publika simpozio en la 13-a.
  • Malfermiĝos la kongresejo je 15h00 en la 13-a.
    • Lunĉo de la 13-a estis nuligita por ĉiuj kongresanoj.
  • Okazos Bankedo vespere en la 13-a.
  • Malfermiĝos la kongresejo je 9h00 en la 14-a.
  • La tuta programo povos draste ŝanĝiĝi surloke.
  • Okazos postkongresa ekskurso en la 15-a.

Posta Plano

Ni pripensas eblan rimedon por repago. Se vi jam pagis la kotizon, ni petas al vi atendi sekvajn anoncojn.

SUZUKI Keiichiro, Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto
ISIKAWA Tieko, Prezidanto de Loka Kongresa-Komitato

Kategorioj

Arkivoj