Pri aliĝkotizo de la 106-a Japana Esperanto-Kongreso

  • 2019.11.30

Ni elkore dankas vin pro la aliĝo en la 106-a Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en la 13-a kaj 14-a de oktobro en la urbo Saitama.

Pro la atako de granda tajfuno, la antaŭplanita kongresa programo de la 12-a de oktobro estis tute nuligita. Domaĝe multaj partoprenantoj eĉ ne povis atingi kongresejon pro eventuala malfunkcio de trafikilo.

Estraro de JEI diskutis pri repago de aliĝkotizo por forestintoj, sed konklude JEI decidis ne repagi aliĝkotizon, ĉar la situacion kaŭzis naturkatastrofo, kiun JEI ne povas respondeci, kaj malgraŭ en malfacilaj kondiĉoj la kongreso ja okazis.

Cetere, JEI decidis repagi efektivan kotizon por neplenumitaj servoj: komuna foto, lunĉo, bankedo, ekskurso kaj kvalifika ekzameno de Esperanto. Pri tio, jam anonco pri repago iris al la koncernaj repagotoj.

Ni esprimas nian sinceran bedaŭron al tiuj, kiuj kontraŭvole forestis en la kongreso. Aldone ni devas pardonpeti pro neklaraj antaŭanoncoj pri la trakto.

Dankon pro via komprenemo.

Estraro de Japana Esperanto-Instituto

Kategorioj

Arkivoj