Funkciado de Esperanto-Domo en Tokio (julio 2020)

  • 2020.6.30

En julio 2020 Esperanto-Domo en Tokio de JEI funkcias kiel ĉi-sube kontraŭ disvastiĝo de nova kronvirusa malsano (KOVIM-19).

Se la pandemia situacio pli malboniĝus en Tokio, eblus ŝanĝi ĉi-suban laborplanon sen antaŭanonco. Ni sincere petas vian komprenon.

  • Laborhoroj de Esperanto-Domo (Tokio): mardo-vendredo, 10h00-18h00
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn. Bonvolu ĉiam atente teni sekuran distancon inter homoj en la Domo.
    • Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Ni ĉiam akceptas vian mendon per retmesaĝo aŭ fakso.
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, disponeblas la klasĉambro kontraŭ difinitaj prezoj. Oni devas nepre indiki la nombron de kunvenontoj retpoŝte aŭ telefone. Eblas okazigi kunvenon kun maksimume 10 personoj.
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, funkcias Biblioteko de JEI.
  • Por bloki disvastiĝon de la epidemio, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon。
  • Oficistoj laboras hejme ĉiusabate.
  • Esperanto-Domo de Jacugatake estas daŭre fermita. La tago de malfermo ankoraŭ ne estas decidita.

Kategorioj

Arkivoj