JEI-Oficejo en la kronvirusa situacio (ĝis 2020-06-30)

  • 2020.5.31

Ĝisdatigita en la 30a de junio 2020

La jenaj informoj validas ĝis la 30a de junio 2020. Kontrolu aktualajn informojn en la plej freŝa artikolo.

En nuna situacio de la pandemio de KOVIM-19, post malanonco de ŝtata urĝa stato, ekde la 2a de junio Japana Esperanto-Instituto laboras kaj funkcias kiel ĉi-sube.

  • Laborhoroj de Esperanto-Domo (Tokio): mardo, ĵaŭdo kaj vendredo, 10h00-18h00
    • Se la situacio en Tokio pliboniĝos, ankaŭ merkrede ĝi estos malfermita ekde la 16a de junio.
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn. Bonvolu ĉiam atente teni sekuran distancon inter homoj en la Domo.
    • Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Mendo per retmesaĝo aŭ faksimila mesaĝo validas.
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, ree disponeblas la klasĉambro kontraŭ difinitaj prezoj. Oni devas nepre indiki la nombron de kunvenontoj retpoŝte aŭ telefone. Eblas okazigi kunvenon kun maksimume 10 personoj.
  • Dum la laborhoroj de Esperanto-Domo, ree funkcias Biblioteko de JEI.
  • Por bloki disvastiĝon de la epidemio, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon.
  • Oficistoj laboras hejme krom la laborhoroj de Esperanto-Domo.
  • Esperanto-Domo de Jacugatake estas daŭre fermita. Kvankam la tago de malfermo ankoraŭ ne estas decidita, la koncerna komisiono esperas refunkciigi la Domon kiel eble plej baldaŭ, konsiderante ŝanĝojn de la epidemia situacio.

Informoj kiuj validis ĝis la 31a de majo 2020

Provizore estis decidite, ke oni ĉesas akceptadon de vizitantoj kaj funkciadon de la libroservo ĉe la oficejo de Japana Esperanto-Instituto. Oni ne povas aĉeti librojn ĉe la Esperanto-Domo en Tokio, sed eblas mendi librojn rekte per retmesaĝo al JEI. Tamen, ekspedado bezonos pli ol 1 aŭ 2 semajnojn kaj ne eblus ekspedi librojn ekster Japanion.

Tio validas de la 7a de majo ĝis la 31a de majo 2020, kaj laŭbezone la periodo estos plilongigita.

Pro la plilongigo de urĝa stato de la kronvirusa pandemio en Japanio, ni devas limigi la funkciadon de la oficejo kaj sincere petas vian komprenon.

La oficistoj plejparte laboras aŭ restas hejme kaj laŭeble malofte iradas al la oficejo.

Dume ni komunikos informojn perrete kaj daŭras esencaj servoj por niaj membroj, eĉ kun prokrasto pro tio, ke mankas homfortoj en tiu ĉi malfacila situacio.

Kategorioj

Arkivoj