Aktualaj Informoj

Revolucia kanĵi-vortaro nun haveblas en Esperanta eldono!

<Novtipa kanĵi-vortaro>KE-kovrilo
Ĝi estas ideala vortaro por ne-japanaj esperantistoj, kiuj lernas la japanan lingvon kaj sekve kanĵiojn. La 1-an de februaro 2019 eldoniĝis ĉe Japana Esperanto-Instituto (JEI) la longe atendita “Kanĵi-Vortaro por Lernantoj: Esperanta Eldono” (mallonge: KE)! Ĝin redaktis La Vortara Instituto ĈJK, renoma pro la alta kapablo de vortar-kompilado. Ĉefredaktoris la poligloto Jack Halpern, sub kiu laboris Ĉeftradukisto Hisasi Kitagawa kaj Asista redaktisto Shuichi Yamakawa. En la formato de 18.2 x 12.8 x 3.3 cm kaj en 654 paĝoj registriĝas 1006 edukaj kanĵioj, instruataj en bazlerneja edukado, kune kun 19000 kunmetaĵoj k.a. kaj 26000 sencoj. Vendata ĉe 3500 enoj plus imposto. ISBN978-4-88887-101-3

<Speguliĝas la nuntempa japana>
Kanĵioj, origine devenantaj de Ĉinio, estas hodiaŭ japanlingvaj karaktroj kun siaj propraj legoj kaj signifoj. KE priskribas, kiel kanĵioj, memstare aŭ kombine, estas efektive uzataj en la nuntempa japana lingvo. Unue iliaj kernaj signifoj estas identigitaj kaj due kunmetaĵoj k.a. el kanĵioj estas sisteme klasifikitaj kaj prezentitaj. La legantoj vidas, kiel kanĵi-kunmetaĵoj k.a. estas interligitaj, kaj rekonas la vortfaradan kapablon de kanĵioj. KE spegulas la nuntempan japanan lingvon el la vidpunkto de kanĵioj.

KE-pagho<Renomas la patrina vortaro>
Krome, en KE estas tre facile por ne-japanoj trovi la serĉatan kanĵion dank’ al la revolucia serĉmetodo “SKIP”. SKIP estas mallongigo de “System of Kanji Indexing by Patterns” en la angla (Esperante: “Sistemo de Kanĵi-Indeksado laŭ Strukturtipoj”. KE heredas ĉi tiun SKIP kaj aliajn avantaĝojn el la mondfama anglalingva kanĵi-vortaro “The Kodansha Kanji Learner’s Dictionary: Revised and Expanded “ (2013). Ekestis la projekto eldoni simpligitajn versiojn de KKLD en diversaj (nun 12 planataj) lingvoj. KE estas la unua, kiu naskiĝis en tiu projekto.

<Komplemento al J/E-aj vortaroj>
KE ankaŭ utilas al Esperanto-lernado de japanoj. Ĉe ĉiu japana vorto aŭ esprimo, registrita en KE, abunde troviĝas diversaj tradukoj en Esperanto. Multaj novaj kaj pli trafaj tradukoj estas aldonitaj en KE. KE estas unika komplemento al la ekzistantaj J/E-aj vortaroj.

Baldaŭ serie aperos artikoloj pri KE en La Revuo Orienta de JEI. Bonvolu legi ilin por ekkoni la vortaron pli detale.

Related post

Kategorioj

Arkivoj