Funkciado de oficejo dum la pandemio de KOVIM-19 (ĝis oktobro 2021)

  • 2021.7.9

Konsiderante situaciojn pri KOVIM-19 en metropola regiono, oficistoj de JEI deĵoras en Esperanto-Domo en Tokio principe laŭ jenaj kondiĉoj.

Ni petas komprenemon de vi por bloki disvastiĝon de la epidemio malgraŭ la eventualaj ĝenoj. La kondiĉoj povus ŝanĝiĝi laŭ epidemiaj situacioj.

Validas ekde la 12a de januaro (mar) ĝis la 31a de oktobro

  • Malfermhoroj de Esperanto-Domo: mardo, ĵaŭdo, sabato je 10h00-18h00
    • Merkede kaj vendrede oficistoj laboras en siaj hejmoj kaj la Domo ne malfermiĝas.
  • Dum la malfermhoroj oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn surloke.
    • Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Mendo per retmesaĝo aŭ faksimila mesaĝo validas. Pro la limigo de labortagoj, eble necesas pli da tempo por ekspedado.
  • Disponeblas la klasĉambro por kunvenoj maksimume de 10 personoj.
  • Dum la malfermhoroj funkcias Biblioteko de JEI.
  • Kiam vi vizitas la Domon, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon por bloki disvastiĝon de la epidemio.

Kategorioj

Arkivoj