Funkciado de Esperanto-Domo en Tokio (aŭg-dec 2020)

  • 2020.7.17

Tiuj ĉi informoj ne plu validas. Pri la nuna situacio bonvolu vidi pli freŝajn afiŝojn.


Ekde aŭgusto 2020 Esperanto-Domo en Tokio de JEI funkcias kiel ĉi-sube kontraŭ disvastiĝo de nova kronvirusa malsano (KOVIM-19).

Se la pandemia situacio pli malboniĝus en Tokio, eblus ŝanĝi ĉi-suban laborplanon sen antaŭanonco. Ni sincere petas vian komprenon.

Ĝisdatigita en la 14a de aŭgusto 2020.

  • Laborhoroj de Esperanto-Domo (Tokio): mardo-sabato, 10h00-18h00
  • Oni povas viziti la Domon kaj aĉeti librojn kaj aĵojn surloke. Bonvolu ĉiam atente teni sekuran distancon inter homoj en la Domo.
    • Daŭre kaj bonorde ni ekspedas libroservajn mendojn. Ni ĉiam akceptas vian mendon per retmesaĝo aŭ fakso.
  • Disponeblas la klasĉambro kontraŭ difinitaj prezoj. Oni devas nepre antaŭe indiki la nombron de kunvenontoj retpoŝte aŭ telefone. Eblas okazigi kunvenon kun maksimume 10 personoj.
  • Bonorde funkcias Biblioteko de JEI.
  • Por bloki disvastiĝon de la epidemio, bonvolu meti maskon kaj preni alkoholan malinfektilon。
  • Esperanto-Domo de Jacugatake ne malfermiĝas ĉi-jare.

Kategorioj

Arkivoj