Pri la anglalingva magazino kun la titolo “esperanto”

  • 2021.2.8

Japana Esperanto-Insituto sendis leteron al s-ro Masanobu Sugatsuke, prezidanto de Gutenberg Orchestra Co.,Ltd. kaj ĉefredaktoro de la magazino Esperanto Culture Magazine, kiu portas “esperanto” kiel titolon.

Konsiderante gravan interesiĝon el diversaj flankoj en la mondo, ni publikigas la leteron ĉi tie.

Kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, JEI traktos ĉi tiun aferon surbaze de la konkretaj faktoj.

Pri la lanĉo de la anglalingva magazino Esperanto Culture Magazine (PDF)


ĝisdatigo 2021-01-06

Al tio, ni ricevis respondon de s-ro Masanobu Sugatsuke je la 28a de decembro, 2020.

Ni publikigas tion, kun traduko en Esperanto fare de ni.
La numerado antaŭ alineoj estas ankaŭ de ni.

Respondo de s-ro Sugatsuke de Gutenberg Orchestra (PDF)


ĝisdatigo 2021-01-09

La 7an de januaro 2021 interdiskutis pri la afero Gutenberg Orchestra Co.,Ltd. kaj Japana Esperanto-Instituto. La diskutoj temis pri jenaj punktoj:

  1. Reagoj al la lanĉo de Esperanto Culture Magazine
  2. Embaraso esprimata de esperantistoj, rilate al la magazino
  3. Diferenco kaj komuneco inter koncepto de la magazino kaj ekzistanta esperanta kulturo

ĝisdatigo 2021-01-14

En la kunsido estis kelkaj proponoj de la firmao pri la enhavo de la magazino krom ĉi-supraj diskutoj. Tamen, konsiderante grandan diferencon de starpunktoj inter la firmao kaj JEI, estraro de JEI konkludas, ke ne eblas al JEI konsenti al la proponoj de la firmao.

JEI plu daŭrigas interparoladon kun Gutenberg Orchestra Co.,Ltd.


ĝisdatigo 2021-01-30

La 21an de januaro, Estraro de Japana Esperanto-Instituto sendis al Gutenberg Orchestra Co.,Ltd. petleteron, kiu petas la firmaon forigi la vorton “Esperanto” el la titolo de la magazino supremenciita. Pri tio, en la kunsido inter la firmao kaj JEI okazinta en la 27a de januaro, la firmao esprimis sian intencon daŭre uzi la vorton “Esperanto” en la titolo, implikante eblecon de etaj ŝanĝoj en ĝi.

Ricevinte la respondon, Estraro de JEI plie diskutos pri la afero.


gisdatigo 2021-02-08

Deklaro de Gutenberg Orchestra Co.,Ltd., ricevita de Japana Esperanto-Instituto, estis publikigita sur ĉi-suba paĝo.

Publikigo de “Deklaro al Japana Esperanto-Instituto”

Kategorioj

Arkivoj