La historio de Japana Esperanto-Instituto
la historio de Japana Esperanto-Instituto
Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita en 1919, kaj estas la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en Japanio ekde 1956. La monata organo estas La Revuo Orienta.
Kronologia Tabelo
mallongigoj uzataj en la tabelo:- P = Prezidanto de la Estraro de JEI.
- ĈP = Ĉef-Prezidanto de JEI”, kvazaŭ honor-ofica; vaka posteno por multaj jaroj.
| jaro | aferoj | prezidanto de la Estraro k.a. |
|---|---|---|
| 1906 | [prahistorio: la komenco de la organizita Esperanto-movado en Japanio]
Japana Esperantista Asocio (JEA) fondiĝis en la 12a de junio, kaj aktivis ĝis 1919. | |
| 1919 | JEI fondiĝis fare de OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi) k.a., en la 20a de dec. La japanlingva nomo estas Nihon Esuperanto Gakkai. | |
| 1920 | La organo La Revuo Orienta fondiĝis. | |
| 1926 | JEI akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono. | P: NAKAMURA Kiyoo |
| 1930 | P: OOISI Wasaburo | |
| 1932 | Nova oficejo fondiĝis en Hongo, Bunkyo-ku, Tokio. | Ĝenerala Sekretario OKAMOTO Joŝicugu (Okamoto Yositugu) instaliĝis. |
| 1933 | Gazeto Esperanto-Lernanto fondiĝis; daŭris ĝis 1937. | |
| 1936 | JEI aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), eksiĝis en 1940. | |
| 1944 | Pro la milito, La Revuo Orienta ne aperis de apr., 1944 ĝis sept., 1945. | |
| 1945 | P: NISI Seiho | |
| 1947 | Konstanta Estrarano MIJAKE Ŝihej (Miyake Sihei) instaliĝis. | |
| 1956 | JEI aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). | |
| 1965 | La 50a Universala Kongreso (UK) okazis en Tokio; LKK estis el Tokia Esperanto-Klubo kaj ne JEI, sed ankaŭ JEI-anoj helpis. | |
| 1967 | P: EGAMI Fujio (Egami Huzio) | |
| 1968 | ĈP: OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi), ĝis 1969 (forpaso) | |
| 1977 | ĈP: EGAMI Fujio (Egami Huzio), ĝis 1982 (forpaso) | |
| 1978 | Esperanto-Domo en Waseda, Sinzyuku-ku, Tokio, fondiĝis. La Oficejo de JEI translokiĝis tien. | |
| 1979 | P: ISOBE Yukiko, ĝis 1988 (forpaso) | |
| 1988 | Premio Ossaka por premii elstaran esperantiston, estis re-difinita kiel premio de JEI, kaj de ĉi-jare okazas premiado. | P: IKAWA Satio |
| 1989 | P:YAMASAKI Seiko, ĈP: KUBO Sadaziro, ĝis 1996 (forpaso) | |
| 1991 | P: NISIKAWA Toyozo | |
| 1993 | P: YAMASAKI Seiko (denove) | |
| 1994 | Esperanto-Domo de Jacugatake fondiĝis. | |
| 1999 | P: SIBAYAMA Zyun’iti | |
| 2007 | Gastigis la 92an UK en Jokohamo (Yokohama). | |
| 2012 | La statuso de JEI farĝis fondusa jura persono ĝenerala. La japanlingva nomo farĝis Nihon Esuperanto Kyookai | P: SUZUKI Keiichiro |
| jaro | aferoj | prezidanto de la Estraro k.a. |
Laste modifita en 2019-12-18
▲Pjejsupre de la paĝo
▲Pjejsupre de la paĝo
