
La 4-a de januaro estas la Monda Tago de Brajlo. Deklarite de la Ĝenerala Asembleo de UN en 2018, la Monda Brajla Tago festas la vivon de Louis Braille (1809-1852), franca edukisto kaj inventinto de tuŝa lega kaj skriba sistemo kiu portas lian nomon, kaj kiu estis kreita por uzo de blinduloj. Li unue prezentis la sistemon al siaj kamaradoj en 1824, kiam li estis dekkvinjara.
La Internacia Lingvo Esperanto estis fondita en 1887. Jam en 1904, Profesoro Théophile Cart, kunlabore kun la blindula lernejo en Lausanne, Svislando, adaptis brajlon por uzo kun Esperanto, kaj, jam tiel frue kiel la komenco de mondaj Esperanto-kongresoj en 1905, blinduloj ludas signifan rolon en la disvastigo kaj uzado de la Internacia Lingvo Esperanto, organizante kongresojn kaj konferencojn en ĉiuj partoj de la mondo kaj ĉeestante Universalajn Kongresojn de Esperanto.
La Disvastiga Grupo de Esperanto (DGE), estas organizo kiu laboras ene de la blindula komunumo en Japanio. Nuntempe ĝi festas novan libron pri Louis Braille en Esperanto de blindula esperantistino KOZAWA Mami. La libro estas brajlita kaj konservata jene: https://www.jei.or.jp/brajloj/brl.htm
DGE estis inspirita de la Monda Brajla Tago por daŭrigi sian laboron inter blindaj esperantistoj kaj engaĝi Universalan Esperanto-Asocion en rekono de tiu ĉi grava tago de UN.
[Angla/ English]
Universal Esperanto Association and World Braille Day 2026

January 4 is World Braille Day. Declared by the United Nations General Assembly in 2018, World Braille Day celebrates the life of Louis Braille (1809-1852), a French educator and the inventor of a tactile reading and writing system named after him, intended for use by the blind. He presented his work to his peers for the first time in 1824, when he was fifteen years old.
The International Language Esperanto was founded in 1887. As early as 1904, Professor Théophile Cart, working with the school for the blind in Lausanne, Switzerland, adapted braille for use with Esperanto, and, from as early as the beginning of world Esperanto congresses in 1905, blind people have played a prominent part in the dissemination and use of the International Language Esperanto, organizing congresses and conferences in all parts of the world and attending World Congresses of Esperanto.
The Esperanto Dissemination Group (DGE) is an organization working in the blind community in Japan. It is currently celebrating a new volume on Louis Braille in Esperanto by blind Esperanto speaker Kozawa Mami. The book is available in Braille and stored at the following site: https://www.jei.or.jp/brajloj/brl.htm
DGE was inspired by World Braille Day to continue its work among blind Esperanto-speakers and to engage the Universal Esperanto Association in recognizing this important UN day.
