Posttagmeze de la fina tago de la kongreso (la 22-a), ni vizitos turismajn allogaĵojn en Urbo Okayama kaj la najbara Urbo Kurashiki.
Se vi volas partopreni, bonvolu sciigi al ni vian deziratan kursnumeron per ĉi tiu kontaktilo ĝis la 6-a de septembro.
Bv. refoje sciigi nin pri via prefero ĉe la kongresa akceptejo. Ni donos al vi detalajn informojn.
La evento povas esti nuligita okaze de malbona vetero kiel ekzemple tajfuno aŭ forta pluvo.
[dato kaj horo]
la 22-an de septembro (lun.), 13:30 – 18:00
Post la ferma ceremonio, bv. tagmanĝi kaj poste renkontiĝi ĉe la difinita loko.
Ĉiuj kursoj finiĝos ĉe la Stacidomo Okayama.
[kursoj] ⇒ Kontaktilo por Preferata Kurso
(1) Kurso Okayama (Kastelo Okayama/Ĝardeno Korakuen)
Per tramo vi vizitos la Kastelon Okayama kaj la Ĝardenon Korakuen, konatajn kiel unu el la tri grandaj ĝardenoj de Japanio. Veturprezoj kaj enirprezoj entute estas ĉ. 1 000 enoj .
(2) Kurso Kurashiki A (Arta Muzeo Ohara + Estetika Areo en Kurashiki)
Vi unue vizitos la Artan Muzeon Ohara, unu el la tri ĉefaj artmuzeoj de Japanio. Poste vi promenos tra Estetika Areo en Kurashiki, kie tradiciaj stratpejzaĝoj restas. Veturprezoj kaj enirprezo entute estas ĉ. 3 000 enoj.
Retejo de Arta Muzeo Ohara
(3) Kurso Kurashiki B (Estetika Areo en Kurashiki)
Vi promenos tra la Estetika Areo en Kurashiki. Tie troviĝas multaj vendejoj, kafejoj, ktp. Veturprezoj estas ĉ. 1 000 enoj.
[veturprezoj]
*Tramo en la urbo Okayama: 120 enoj po unu veturo (en urbocentro)
*JR-linio Okayama al Kurashiki: 330 enoj
Oni devas pagi veturkotizojn per moneroj aŭ transportkarto. Bv. prepari monerojn aŭ transportkarton.
En Japanio estas eldonitaj pluraj specoj de transportkartoj. Najbare de Okayama vi povas aĉeti transportkarton nomatan “ICOCA” [ikoka] ĉe stacidomoj de JR-linio. Oni povas uzi ĝin ne nur en Okayama, sed en diversaj lokoj en Japanio.
Se vi havas bileton “Japan Rail Pass”. vi povas uzi ĝin en JR-linio.