Funkcioj kaj Strukturo de JEI

JEI (Japana Esperanto-Instituto) estis fondita en 1919, kaj ĝi estas landa asocio de UEA (Universala Esperanto-Asocio) en Japanio ekde 1956. Nun ĝi havas ĉ. 1100 membrojn. La monata organo estas “La Revuo Orienta”. JEI ĝuas statuson de “Jura Fonduso” laŭ Japana civila kodo.


★ Ĉefaj funkcioj de JEI

  • Disvastigo de Esperanto
  • Internaciaj amikiĝaj aferoj per Esperanto
  • Esploro kaj studo pri Esperanto
  • Regula eldono de “La Revuo Orienta”, monata organo
  • Eldono kaj perado de libroj en/pri Esperanto
  • Organizado de Japanaj Esperanto-Kongresoj
  • Aliaj necesaj aferoj

★ Strukturo de JEI

Ekde 1926, JEI funkciis laŭ la modelo de la ne-profitocela organizo en Japana civila kodo. Ekde aprilo 2012, ĝi funkcias kiel Ĝenerala Jura Fonduso laŭ la Speciala leĝo pri publik-celaj juraj personoj.

(1) Decida strukturo
Konsilio

  • kontrolas laborojn de la estraro.

Prezidanto

    estas elektata el la estraranoj.

Estraro kun 2-jara mandato

  • decidas agadojn de JEI.
  • elektas inter si “Prezidanton” kaj “Vicprezidanto(j)n”.
  • Kandidatoj de estraranoj estas elektataj de la deputitoj.
  • Estraranoj estas oficiale elektataj de la Prezidanto.

Revizoroj kun 2-jara mandato

  • revizias kaj la financon kaj la agadon, faritan de la estraro.
  • estas elektataj de la konsilianoj.

Deputitaro kun 2-jara mandato

  • kontrolas laborojn de la estraro.
  • elektas estraranojn el inter la membroj de JEI.
  • Deputitoj estas elektataj de la membroj de JEI.

(2) Labor-divido
Fakoj estas 9 fakoj, gvidataj de estraranoj.

  • Inform-movada fako
  • Internacia fako
  • Stud-eduka fako
  • Redakta Fako (de La Revuo Orienta)
  • Eldona fako
  • Kongresa fako
  • Ĝenerala fako
  • Financa fako
  • Interreta fako

Kategorioj

Arkivoj