La 11-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (2025 Okayama)
(Paralele) La 112-a Japana Esperanto-Kongreso

- Dato: la 20-a – la 22-a de septembro 2025
- Kongresejo: Internacia Centro de Okayama (Urbo Okayama, Japanio)
- Kongresa Temo: “Ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto”
Ĉefaj programeroj (provizoraj)
- La 20-a de septembro (sabato) : Inaŭguro, Prelegoj, Fakaj kunsidoj
- La 21-a de septembro (dimanĉo) : Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Japana Kongreso, Bankedo
- La 22-a de septembro (lundo) : Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Fermo, Duontaga ekskurso
- *Postkongresa ekskurso en la 23-a de septembro estas preparata . (planata: ceramiko Bizen-Yaki)
Kongresejo
Kotizo-listo
aliĝperiodo | A-landoj | B-landoj | C-landoj | D-landoj |
---|---|---|---|---|
ĝis la 31-a de marto | €60 ¥8 000 | €30 ¥3 000 | €15 ¥2 000 | €8 ¥1 000 |
ĝis la 30-a de junio | €70 ¥10 000 | €35 ¥5 000 | €18 ¥2 500 | €9 ¥1 250 |
ekde la 1-a de julio | €80 ¥12 000 | €40 ¥6 000 | €20 ¥3 000 | €10 ¥1 500 |
Landoj | Aŭstralio, Japanio, Korea Resp., Tajvano, ktp. | Ĉinio, Malajzio, ktp. | Barato, Filipinoj, Indonezio, Rusio, Vjetnamio, ktp. | Irano, Mongolio, Nepalo, Pakistano, ktp. |
* Estas rabatoj (-50%) por Kunuloj kun la sama adreso, Junuloj kiuj naskiĝis inter 1991-01-01 kaj 2007-12-31, kaj Handikapuloj kiuj bezonas akompananton.
* La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la kongreson.
* La kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.
* Por partopreni Bankedon (en la 21-a) bezonas antaŭmendo. Mendkosto estas €40 (¥6,000).
Aliĝo kaj pago
- Aliĝu per reta aliĝilo (Vizitu la kongresan retejon.), kaj pagu kotizon per jenaj metodoj.
- 1) Al UEA-konto: jeia-b (per eŭroj)
- 2) Surloke (per japanaj enoj)
- 3) Al banka konto de JEI (per japanaj enoj) *Bonvolu konsulti JEI-on.
Kontakto
Kiam vi bezonas kontakti al la komitatanoj de AOK11, bonvolu uzi jenan kontaktilon.