Vidindaĵoj

Muzeo de Sakitama-tumuloj ( 埼玉古墳群 さきたまこふんぐん )

Muzeo de Sakitama-tumuloj

 Sakitama-tumuloj situas en la urbo Gjooda. Tie troviĝas 9 tumuloj faritaj en la 5~7 jarcentoj.
 La ĉefaj tumuloj estas nomataj Futagojama, Maruhakajama, Ŝougunjama kaj Inarijama. Ni povas supreniri sur la pinton de kelkaj tumuloj.
 En la jaro 1968, esplora teamo pri Inarijama-tumulo elfosis feran glavon kun engravuritaj literoj per oro.
 Tio eksplikas,ke ĝi estis farita en la jaro 471.
 La glavo estis klasifikita kiel nacia trezoro en 1983.
 Vi povas rigardi ĝin en la muzeo.
🌐Muzeo de Sakitama-tumuloj(japana)

La Galerio Maruki de Paneloj de Hiroŝimo (丸木美術館)

La Galerio Maruki de Paneloj de Hiroŝimo

 La galerio estas fame konata de la "bildo de atombombo" kaj la mesaĝo por paco al la tuta mondo.
 Ĝi estis konstruita en la jaro 1967 por ekspozicii la bildojn. Geedzoj Maruki, Iri kaj Tosi, estis ambaŭ pentristoj. Sciante ke Hiroŝimo,la naskiĝiloko de Iri, estis atakita de atombombo, ili tuj iris al Hiroŝimo kaj rigardis tie propraokule teruran scenon. Ili ekfaris kune panelojn de Hiroŝimo. Ili eluzis pli ol 30 jarojn por tiu granda verko, fine en 15 paneloj.
 En la galerio ankaŭ ekspoziciitaj estas bildoj de la Nankina Masakro, Aŭŝvico kaj Minamata, kiuj temas pri militoj kaj poluado.
🌐La Galerio Maruki de Paneloj de Hiroŝimo(japana)

Urbo Kaŭagoe (川越観光)

Urbo Kaŭagoe

 Urbo Kaŭagoe situas proksime de la rivero Iruma, kaj homoj loĝadas tie de antaŭe. En la 15a jarcento, la kastelo Kaŭagoe estis konstruita, kaj multaj homoj ekloĝis en la apudkastela urbo. La urbo fojfoje estis damaĝita de grandaj inundoj kaj incendioj.
 Post la incendio en 1893, oni adoptis fajrorezistan konstruaĵon nomatan “Kurazukuri”, t.e. staploj uzataj de komercistoj por varoj. Ankoraŭ nun restas kelkaj tiaj konstruaĵoj laŭ la ĉefa strato de la urbo.
🌐Urbo Kaŭagoe(japana)

La Fervoja Muzeo (鉄道博物館)

La Fervoja Muzeo

 Vi povas vidi diversajn vagonojn, sperti pseŭdan kondukadon, scii teknikon kaj historion de japanaj fervojoj.
🌐La Fervoja Muzeo(japana)

La Sanktejo de Hikawa ( 武蔵一宮 むさしいちのみや  氷川神社)

La Sanktejo de Hikawa

 Ŝintoa sanktejo. Legende pli ol 2000-jaran historion ĝi havas. Antaŭ ĝi etendiĝas la aleo je 2km kun zelkovoj.
🌐La Sanktejo de Hikawa(japana)

Simbolpupo de gubernio Saitama "Kobaton"
La 106a Japana Esperanto-Kongreso SAITAMA
Organizas:Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-grupoj de la gubernio Saitama