Niaj gastoj kaj prelegantoj

Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn– ruso, naskita en 1949.
 Li verkis kelkajn centojn da poemoj kaj kantoj.
 Krome li origine verkis kaj tradukis multajn librojn. Li iam estis prezidanto de la Sovetis Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en pluraj Universalaj Kongresoj.

verkoj

Oni ne pafas en Jamburg (1993)
Jen, denove... (1998)
Urbo Goblinsk (2010)
Mi stelojn jungis al revado (2016), k.t.p

Kogo Chiharu

Kogo Chiharu – japano, profesoro de la universitato Waseda, naskita en 1958.
 Esperantistiĝis kiam li estis studento de universitato. Li estas fakulo pri eduk-psikologio, eduk-teknologio kaj individua psikologio laŭ Alfred Adler kaj verkis multajn librojn.

Halpern Jack

ハルペン・ジャック– judo, naskita en 1946 en Germanio kaj kreskis en ses landoj.
 Kiam li vivis en israela kibuco, li hazarde renkontis ĉinan idiogramon kaj kun sia familio li venis al Japanio. Li estas leksikografo ĉefe pri ĉina idiogramo kaj ĝenerala prezidanto-direktoro de la Vortara Instituto ĈJK.

🌐ĈJK


Simbolpupo de gubernio Saitama "Kobaton"
La 106a Japana Esperanto-Kongreso SAITAMA
Organizas:Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-grupoj de la gubernio Saitama