Kantoj
		La Espero
| L. L. Zamenhof | 
|---|
| 
							 1) En la mondon venis nova sento, 
							tra la mondo iras forta voko; 
							per flugiloj de facila vento 
							nun de loko flugu ĝi al loko. 
							Ne al glavo sangon soifanta 
							ĝi la homan tiras familion: 
							al la mond' eterne militanta 
							ĝi promesas sanktan harmonion.  | 
						
| 
							 2) Sub la sankta signo de l' espero 
							kolektiĝas pacaj batalantoj, 
							kaj rapide kreskas la afero 
							per laboro de la esperantoj. 
							Forte staras muroj de miljaroj 
							inter la popoloj dividitaj; 
							sed dissaltos la obstinaj baroj, 
							per la sankta amo disbatitaj.  | 
						
| 
							 3) Sur neŭtrala lingva fundamento, 
							komprenante unu la alian, 
							la popoloj faros en konsento 
							unu grandan rondon familian. 
							Nia diligenta kolegaro 
							en laboro paca ne laciĝos, 
							ĝis la bela sonĝo de l' homaro 
							por eterna ben' efektiviĝos.  | 
						
ŝvebante en amo la unua
			kantisto: Ruka(voĉaktorino: Uĉida Ŝuu)
			versisto: koro tradukinto: HOTTA Hirohiko
			komponisto: ryo aranĝist: 24Bit Lolitas

 JEK2019 SAITAMA