Al la Japanlingva versio




  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Programo
  Memoraĵoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Kontaktu nin

Ĝisdatigo: 2018-01-10
 Japana Saluto
   La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio okazos en Nara de Japanio. La 1-a Komuna Kongreso okazis en Seongnam de Koreio en 2011. De 2015 Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio intertraktis pri la okazigo de la 2-a Komuna Kongreso, kaj estis konsentite, ke oktobre en 2018 ni havu la 2-an kongreson ĉi-foje en Japanio.
   Nara estas antikva japana ĉefurbo, unu el la reprezentaj turismaj urboj en Japanio proksime de Osako kaj Kioto. En ĉi tiu kongreso la 105-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 50-a Korea Kongreso de Esperanto okazos samtempe kaj samloke. La ĉefaj programeroj plenumiĝos komune same kiel en la 1-a Komuna Kongreso.
   La kongresa temo estas "Diverseco kaj komuneco de kulturoj – en Esperanto". Kulturoj de Koreio kaj Japanio havas multajn komunajn punktojn ekzemple pri lingvo, kaj ĉiun unikecon kaj multe da diverseco. En Nara, al kiu en antikva tempo antaŭ la 7-a jarcento alta kulturo venis de Koreio, ni interŝanĝu opiniojn kaj diskutu pri kulturoj utiligante nian lingvon Esperanton. Tiel ni profundigu nian amikecon kaj plu antaŭenigu la interkompreniĝon unu la alian. Tio certe ligiĝos al disvolvado de Esperanto kaj rezulte al paco.
   Diversaj programeroj, ekzemple prelegoj rilataj al la kongresa temo estas planataj. Koreaj esperantistoj, nepre vizitu tre belan Nara en aŭtuno por partopreni en la kongreso. Esperantistoj en Azio kaj la mondo, ĉi tiu kongreso devas esti tre unika kaj interesa, do planu partoprenon. Ni atendos vin ĉiujn.

   Suzuki Keiichiro, Prezidanto de JEI
  



Supren