Al la Japanlingva versio
La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio - Nara
La 105-a Japana Esperanto-Kongreso & La 50-a Korea Kongreso de Esperanto
 
  Ĉefpaĝo
  Saluto
  Kongresejo
  Kiel iri al Kongresejo
  Programo
  Memoraĵoj
  Kotizo kaj Loĝado
  Kontaktu nin


   
Ĝisdatigo: 2018-12-16
 Dato kaj Ejo
  • Dato: 2018-10-12/14 (vendrede, sabate, kaj dimanĉe)
  • Kongresejo: Kultura Domo de Gubernio Nara (Nara-ken Bunka Kaikan)
  • Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto (JEI), Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj Kansaja Ligo de Esperanto-grupoj (KLEG)
  • Kongresa temo: Diverseco kaj komuneco de kulturoj — en Esperanto


 Aktuale
  • Nombro de la partoprenantoj estas 543 inkluzive de 121 moralaj. El tiuj partoprenis 68 koreoj kaj 7 ĉinoj, kaj oni trovas la partoprenantojn el Francio, Ĉilio, Kanado, Hungario, Tajvano, Indonezio, Vjetnamio, Germanio, Irano, Filipinoj kaj Barato. (2018-10-31)
  • La kongreso fruktoplea finiĝis kun ĉ. 540 partoprenantoj. (2018-10-15)
  • Aperis la PDF-dosiero de la promenadmapo en la parko Nara. => PDF-dosiero, 3.4 MB (2018-10-10)
  • Aperis la fina versio de la Reta Kongreslibro. Ĝi ne inkludas la liston de la aliĝintoj por protekti individuajn informojn. Ruĝaj literoj kaj flavaj signoj montras la modifitajn punktojn. => PDF-dosiero, 6.5 MB (2018-10-10)
  • Aperis la retpaĝaro por iri al la kongresejo. Ĝi inkludas multajn fotojn pri la trafiko. Vidu la retpaĝon. (2018-09-28)
  • Aperis la PDF-dosiero de la Gvidilo por iri al la kongresejo. => PDF-dosiero, 300kB (2018-09-22)
  • Aperis la mapoj por iri al la kongresejo. => Kiel iri al Kongresejo (2018-04-15)
  • Aperis la listo de hoteloj proksimaj al la kongresejo. => Loĝado (2018-03-03)
 Arkivo
  • Sendrata retkonekto (Wi-Fi) ne eblas en la kongresejo. Tiu, kiu bezonas ĝin, portu poŝan aparaton per si mem. (2018-09-28)
  • Oni okazigos Ekskureton post la kongreso. TIu, kiu deziras partopreni en ĝi, aliĝu al ĝi ĝis la fino de septembro. => Programo (2018-09-22)
  • Nombro de aliĝintoj estas 400 (inkluzive de moralaj 73) el Japanio kaj 60 el Koreio. (2018-09-15)
  • Por la bankedo restas nur 16 seĝoj. Tiu, kiu deziras ĉeesti en la bankedo, mendu ĝin tuj. (2018-09-14)
  • La Postkongresa Ekskurso estis nuligita pro malmultaj aliĝintoj bedaŭrinde. (2018-08-26)
  • Aperis la laŭhora listo de programeroj. => Programo (2018-09-09)
  • En la bankedo oni preparos ankaŭ la kuiraĵon por VEGANO. Ĝia kotizo estas sama kiel tiu de la ordinara kuiraĵo. Tiuj, kiuj volas la kuiraĵon por VEGANO, aliĝu al la bankedo ĝis la 15a de septembro. (2018-09-02)
  • Nombro de aliĝintoj estas 389 (inkluzive de moralaj 68) el Japanio. (2018-08-29)
  • Nombro de aliĝintoj estas 369 (inkluzive de moralaj 56) el Japanio kaj 59 el Suda Koreio. (2018-08-04)
  • Eldoniĝis la tria informilo de la kongreso. => PDF-dosiero, 290kB (2018-07-01)
  • Fiksiĝis enhavo de la Postkongresa Ekskurso. Bv. aliĝi al ĝi gis la fino de julio. => Postkongresa Ekskurso (2018-04-15)
  • Nombro de aliĝintoj al la Japana Kongreso atingis 300. (2018-04-12)
  • Varbado de la Jenaj programetoj estis finitaj.
  • Eldoniĝis la dua informilo de la kongreso => PDF-dosiero, 480kB (2018-03-01)



Supren