Bonvenon al la 100-a Japana Esperanto-Kongreso, 2013. "Esperanto ligas homajn korojn". 第100回日本エスペラント大会公式ウェブページ

aliaj_mesaĝoj

a:95 t:1 y:0

Mireille Grosjean, prez. de ILEI

altestimataj

cent jaroj da aktivado, propagando, uzado, verkado, eldonado, partopreno en kunvenoj kaj kongresoj!
belege! Mi gratulas!
Nun multaj esperantistoj kunvenas, japanoj kaj ne japanoj. Denove belega okazo kontaktiĝi kaj interŝanĝi spertojn kaj impresojn.
Mi deziras al ĉiuj fruktodonan kongreson, agrablajn kontaktojn.
Mi volas nepre aparte saluti, danki kaj kuraĝigi tiujn inter vi, kiuj instruas nian lingvon. Mi esperas, ke ILEI adekvate subtenas ilin. Kaze ke ne, ili bonvolos informi min pri pli efika subteno faka.

Vi jam aŭdis pri la kvina Afrika Kongreso, kiu okazos ekde la 29a de decembro en Kotonuo. Mi esperas, ke kelkaj japanoj saltos al Afriko kaj / aŭ ke JEI subtenos la eventon.
Ne forgesu: krokodilado estas tempoperdo por la lernado, praktiko, progreso.

kun elkoraj salutoj

Mireille Grosjean
prez de ILEI


powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

Valid XHTML 1.0 Transitional