Ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2010-08-01 Al la japanlingva versio

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso
Nagasako (長崎)

 Ĉefpaĝo

Kongresejo:
     Nagasaki Brick Hall
     
(Halo Briko de Nagasako)

     長崎ブリックホール

     Adreso:
         JP-852-8104
         Nagasaki-si Mori-mati 2-38
     Telefono: +81-95-842-2002
     Retpaĝo (japane)


1. Kiel atingi la kongresejon de la flughaveno?
De la flughaveno de Nagasako (Nagasaki Airport) oni veturas per limuzino ne pli ol unu horo. La veturkosto: 800 enoj por iro, 1200 enoj por iro kaj reveno. La bileto por iro kaj reveno estas uzebla ankaŭ por iro de 2 personoj.
Estas du vojoj:
  • Ekveturi per limuzino por "浦上経由長崎駅前行き" (Urakami-keiju Nagasaki-eki-mae juki) ĉe la 4-a bushaltejo de la flughaveno, elaŭtiĝi ĉe la bushaltejo "浦上駅前" (Urakami-eki-mae), kaj piediri 5 minutojn por atingi la kongresejon.
  • Ekveturi per limuzino por "出島道路経由茂里町行き" (Deĵima-douro-keiju Mori-maĉi juki) ĉe la 5-a bushaltejo de la flughaveno, elaŭtiĝi ĉe la bushaltejo "ココウォーク茂里町" (Koko Uooku Mori-maĉi), kaj piediri 3 minuton por atingi la kongresejon.
2. Kiel veturi per JR?
Oni elvagoniĝas ĉe la stacio "浦上駅" (Urakami-eki) sur la Nagasaka ĉeflinio de JR (Japana Fervojo), kaj oni piediras 5 minutojn por atingi la kongresejon.

3. Kiel veturi per tramo aŭ aŭtobuso?
Oni eltramiĝas ĉe la la haltejo "茂里町" (Mori-maĉi), kaj oni piediras 3 minutojn por atingi la kongresejon.


Bankedejo: Diamanto-Halo de Nagasaki Nisshokan

La bankedo okazos vespere en la 10-a de oktobro en la Diamanto-Halo de la hotelo "Nagasaki Nisshokan" (長崎にっしょうかん).
     Adreso:
        JP-850-0051
        Nagasaki-si Nisizaka-mati 20-1
     Telefono: +81-95-824-2151
  Retpaĝo (japane)
 
 Programo
 Memoraĵoj
 Kongresejo
 Kotizoj
 Tranoktejoj
 Ekskursoj
 Monataj anoncoj
 Kontaktu nin


NOVA!
Utila retejo:
 HYPERDIA
 (japane, angle, ĉine)
 Oni facile povas
 konsulti trafikilojn
 en Japanio.
































▲Al la supro de tiu ĉi paĝo