Ĝisdatigo de tiuj ĉi retpaĝoj: 2010-10-12     Al la japanlingva versio

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso
Nagasako (長崎)

Simbolmarko de la 97-a JEK
 (Alklaku por grandigi)
Klarigo pri la marko
 Ĉefpaĝo
Dato: de la 9-a (sabate) ĝis la 11-a
           (lunde, nacia festotago) de oktobro, 2010


Kongresejo: Nagasaki Brick Hall, la urbo Nagasako
 Programo
 Memoraĵoj
 Kongresejo
           Nagasako (Vikipedio)
            
Japane: Nagasaki (長崎), Esperante: Nagasako

Temo: Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!

Aktuale: 

         La kongreso sukcese finiĝis kun 396 aliĝintoj, el kiuj 191 efektive ĉeestis ĝin.
         La venontajara japana kongreso okazos en Koreio. Oficiala retpaĝo


   

Memorfoto

          Ĝisdata programo (2010-08-18)
          Esperanta traduko de la Pacdeklaro (2010-08-14)
          Nagasako kaj la 97-a Japana Kongreso
          (el la junia numero en 2010 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 11 paĝoj, 1.9MB)
          Paĝo de Kongrea Koruso
          La Tria Informilo  (PDF-dosiero, 3 paĝoj, 400kB, 2010-07-03)
          Japanio kaj Nederlando: Estis interfluo en ambaŭ landoj
          (el la julia numero en 2008 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 3 paĝoj, 4.2MB)

Organizas:
          Nagasaki Esperanto-societo
          Japana Esperanto-Instituto
          Konstanta Kongresa Komitato por Japanaj kongresoj


     En 1902 Alphonse MISTLER, kiu venis el Francio al Nagasako, prezentis Esperanton unuafoje en Japanio. Se li ne farus ĝin, la japana Esperanto-movado ŝanĝiĝus kompare kun la ĝisnuna historio; nia movado eble pli malfrue disvolviĝus. Tial ni japanaj esperantistoj devas danki lin. Ja, Nagasako estas la patrina urbo de japanaj esperantistoj.     Vikipedio:Alphonse Mistler
     Kaj la urbo Nagasako estis konstruita sub la influo de eŭropaj kristanoj en la 16-a jarcento. Tial multaj japanaj kaj eŭropaj kristanoj loĝis en Nagasako. Sed en la epoko Edo (1603-1868) kredo de kristanismo estis malpermesata. Sed multaj kristanoj en Nagasako ne forĵetis sian kredon. Tial kristanoj estis persekutataj de la reganto. En 1873, kiam la kredo je kristanismo estis denove permesata post longa malpermeso, multaj sin kaŝintaj kristanoj reaperis. Tial multaj kristanaj preĝejoj troviĝas en Nagasako.
     Kaj ‘Deĵima’, artefarita insuleto en Nagasako troviĝis kiel nur unu fenestro por aliaj landoj en la epoko Edo. Nur nederlandanoj kaj ĉinoj estis permesataj por komerci kun japanoj. Novaj aferoj, kiel moderna medicino, estis enkondukitaj tra Deĵima. Kaj multaj japanaj junaj eminentuloj, inkluzive de SAKAMOTO Ryoma (1836-1867), venis al Nagasako por gajni novajn informojn pri la mondo en la epoko Edo. Do, tial Nagasako estas ja historia urbo.
     Kaj en Nagasako troviĝas multaj bongustaj manĝaĵoj, kiel ‘Ĉanpon’ (nudelo), ‘Ŝippoku’(luksa manĝaĵo por regali), ‘Kastera’ (spongo-kuko), kaj aliaj. Kiam vi venos al Nagasako, vi povos manĝi ilin.
     La temo de la kongreso estas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin !"
     Do, vi venu al Nagasako, kaj vi ŝanĝu vin al bela kaj vigla esperantisto per Esperanto !
     Kaj je 11:02 antaŭtagmeze de la 9-a de la aŭgusto en 1945, la usona aerarmeo faligis unu atombombon al la urbo Nagasako 3 tagojn post la atmbombado en Hiroŝimo. Ja Nagasako estas la lasta urbo atombonbita! Ĉi-jare en la sama tago la urboestro TAUE Tomihisa prezentis la Pacdeklaron de Nagasako.
     Ligo al la Pacdeklaro: Japanlingva originalo (PDF-dosiero, 91kB)
                                            Esperanta traduko   Tradukoj en aliaj lingvoj

     Japanaj esperantistoj, bonvolu veni al via patrina urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !
     Koreaj esperantistoj, bonvolu veni al Nagasako por la venonta Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en 2011, kaj ĝuu Nagasakon !
     Kaj aliaj tutmondaj esperantistoj, bonvolu veni al bela, paca, internacia kaj interesa urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !
     Ni bonvenigos vin !
     Koran antaŭdankon !
 Kotizoj
 Tranoktejoj
 Ekskursoj
 Monataj anoncoj
 Kontaktu nin



   Nagasako en Japanio





































































▲Al la supro de tiu ĉi paĝo