Ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2009-11-03 Al la japanlingva versio

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso
Nagasako (長崎)

 Ĉefpaĝo

Invito al la antaŭ- kaj postkongresa ekskursoj

Nagasako estas internacia turisma urbo, kie troviĝas multaj interesaj vidindaĵoj. Jen estas kelkaj sugestoj por viziti.

La antaŭkongresa ekskurso (la 8-a, vendrede): Vidi Kunĉi (senpage)
De la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 2010, oni okazigos la faman feston "Nagasaki-Kunĉi", kiu daŭras ja 375 jarojn kaj estas la plej granda festo en Nagasako. En la festo vi nepre vidu multajn interesajn dancojn, ekz. drakan dancon.
Retpaĝo de Nagasaki-kunĉi kun fotoj (japane)

La antaŭkongresa ekskurso (la 9-a, sabate): Vidi Kunĉi (senpage)
En Nagasako troviĝas 52 turismaj kursoj nomitaj "Saruku" (*1). Vi povos elekti iun ajn kurson el ili.
(*1) "Saruku" estas dialekto de Nagasako, kiu signifas vagi tien kaj ĉi tien.
Retpaĝo de "Saruku" (japane)

NOVA! Ligo al la gvidilo pri turismoj kaj tranoktejoj en Nagasako
      (Legeblas ankaŭ angle, ĉine kaj koree)

La postkongresa ekskurso (la 11-a kaj la 12-a, lunde kaj marde):
     Viziti Unzen (雲仙) kaj Ŝimabara (島原)
kun pago de 25 000 enoj

Post la finiĝo de la kongreso la ekskursantoj kolektiĝu antaŭ la kongresejo.

Unue ni iros al Unzen, kiu estis nomumita kiel la ŝtata parko unuafoje en Japanio. Kaj tie ni baniĝos en varma fonto kaj tranoktos. En la sekvanta mateno ni iros al Ŝimabara, kiu estas apudkastela urbo kaj havas la monto Hugendake, kiu erupciis en la jaro 1990 kaj okazigis la grandan vulkanan fluon de ŝtonoj kaj teraĵoj. Ĉi tiuj lokoj estis nomumitaj kiel la monda geoparko de UNESKO en la jaro 2009.

Ni disiĝos en la flughaveno de Nagasakoje je ĉirkaŭ la 16-a horo en la 12-a de oktobro, kaj en la stacidomo de Nagasako je ĉirkaŭ la 18-a.


 Programo
 Memoraĵoj
 Kongresejo
 Kotizoj
 Tranoktejoj
 Ekskursoj
 Monataj anoncoj
 Kontaktu nin






















▲Al la supro de tiu ĉi paĝo