Ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2010-08-01 Al la japanlingva versio

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso
Nagasako (長崎)

 Ĉefpaĝo
La subaj anoncoj estas esperantigitaj represoj de "Anoncoj pri Japana Esperanto-Kongreso" en la japana lingvo sur "La Revuo Orienta", monata organo de Japana Esperanto-Instituto.


NOVA!

Aŭguto-Septembro 2010

La programo preskaŭ fiksiĝis.



Julio 2010

Informo: 222 aliĝis al la kongreso en la 3a de junio.

1. Proksimiĝas la tria limdato por la aliĝo
La 31a de julio estos la tria limdato por la aliĝo al la kongreso. Ekde la 1a de aŭgusto la kosto por ĝeneralaj partoprenantoj estos 7000 japanaj enoj, 1000 enojn pli alta. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝas, bonvolu kontakti KKS-on.

2. Retpaĝaro informo-plena
S-ro Morikawa, la informa sekcio de JEI, aranĝas tiun ĉi repaĝaron. Vi povas elŝuti diversaj elektronikajn dosierojn.

3. Du varbadoj
Partoprenantoj el eksterlandoj estas varbataj. Se vi havas eksterlandajn esperantistajn amikojn, kiuj vizitos Japanion kaj eĉ Nagasakon, bonvolu anonci tion al KKS-on. Ni intencas peti al tiuj fari prelegon ktp. en la kongreso.

Porkongresaj helpantoj estas varbataj. Por organizi la kongreson oni havos multajn laborojn: prepari kaj registri ĉiujn programerojn, fari nomkatorj, kaj aliaj. Se vi havos eĉ mallongan tempon kiel helpanto, bonvolu kontakti KKS-on.


Junio 2010

1. Specialaj artikoloj pri Nagasako
Ĉu vi jam legis la specialajn artikolojn pri Nagasako kaj la kongreso entenataj de la junia numero de La Revuo Orienta? Esperantistoj en Nagasako prezentis diversajn interesajn temojn: la gubernio Nagasako, la piediro "Saruku", Atombombo, Esperanto-movado en Nagasako, kaj aliaj. Nepre legu ilin.

2. Du kursoj en la antaŭkongresa ekskurso
Unu kurso estas la tradicia festo "Nagasaki-Kunĉi", kiu okazas tri tagojn de la 7a ĝis la 9a de oktobro ĉiujare, aŭtuna festo de YASU ŝintoisma templo kun la historio de pli ol 370 jaroj. Okazas riĉaj eksterlandecaj eventoj: danco de drakoj, draka ŝipo, Nederlanda komika dialogo, kaj aliaj.

La alia estas la piediro "Saruku", kie aliĝintoj libere elektas el pli ol 50 vojoj. La vojo de Ryôma por Restaŭro de Meizi estas rekomendinda.

3. Publika prelego pri Mistler
S-ro Alphonse Mistler, kiu prezentis Esperanton unuafoje en Japanio, estis instruisto en Nagasaki-Kaisei lernejo. S-ro YAMAZAKI Yosihiko, ĉefdirektoro de tiu lernejo, prelegos pri la temo de Mistler kaj Nagasaki-Kaisei.

4. Helpantoj dum la kongreso estas varbataj
Kelkaj aliĝintoj jam anoncis fariĝi kongresaj helpantoj. Se vi havos eĉ mallongan tempon por helpi organizadon de la kongreso, bonvolu kontakti KKS-on.


Majo 2010

1. Detaloj de la postkongresa ekskurso
La postkongresa ekskurso kun pago okazos en la 11a kaj la 12a de oktobro. La tranoktejo estos "Unzen Kjuuŝuu Hotelo" (雲仙・九州ホテル), de kiu oni vidas belan panoramon. De la kongresejo oni ekveturos je 15:30 en la 11a de oktobro, post la finiĝo de la kongreso. Oni atingos la hotelon vespere kaj havos vespermanĝon post promenado ĉirkaŭ la hotelo.

En la 12a oni vizitos la ruinon de la kastelo Hara (原城), fama pri la ribelo de Ŝimabara (1637-1638), kaj la memormuzeo pri la monto Unzen, kie oni reale sentos terurajn naturajn katastrofojn per vulkanaj erupcioj. Oni tagmanĝos en la restoracio Himemacuja (姫松屋), fama pri loka kuiraĵo Guzzani (具雑煮). Poste oni vizitos la kasterlon Ŝimabara (島原城), apud kiu troviĝas la muzeoj pri kristanoj en la epoko Edo kaj pri s-ro KITAMURA Seibou (北村西望), kiu kreis la statuon por paco en la paca parko de la urbo Nagasko. Oni atingos la flughavenon de Nagasako je 15:30 kaj la stacion de JR Nagasako je 18:00.

2. Helpantoj dum la kongreso estas varbataj
Membroj de "Nagasaki Esperanto Klubo", kiel organizantoj, estas okupitaj pro preparoj de la kongreso. Ĉar ili estas malmultaj, oni varbas volotulajn helpantojn por diversaj taskoj dum la kongreso: aranĝado de kongresejo, registrado kaj fotado de programeroj, kaj aliaj. Se vi havos eĉ mallongan tempon por helpi organizadon de la kongreso, bonvolu kontakti KKS-on.

3. Kunvenoj por lokaj grupoj kaj por reprezentantoj el filioj de JEI
Ili estos tiuj el programeroj de la kongreso. Estas necese vigligi lokajn esperantajn grupojn por nia movado. En tiuj programeroj ni interŝanĝu informojn por denunaj agadoj.


Aprilo 2010

1. Nombro de aliĝintoj en la fino de februaro, la unua limdato
Oni havas entute 192 aliĝintojn inkluzive de du el Germanio kaj unu el Britio.

2. Provizora poŝtoficejo en la kongreso
Dank' al la klopodo de s-ro Maekawa ĉe Hyogo, provizora poŝtoficejo estos malfermata ankaŭ en la kongreso de Nagasako. Oni planas eldoni memorigan poŝtmarkon kun framo.

3. Aliĝu al beletra konkurso ktp.
Oni varbas aliĝantoj al beletra konkurso, oratora kunkurso, ekzameno kaj nova testo. Bv. kontakti KKS-on.

4. Rimarkoj pri trafikiloj kaj tranoktoj
La unua tago de la kongreso, la 9-a de oktobro, estos la lasta tago de "Nagasaki-Kunĉi", la plej tradicia festo en Nagasako. Ĉar multaj turistoj vizitos Nagasakon, bonvolu havi atenton rezervi tranoktojn kaj trafikilojn iom pli frue. Bv. kontakti KKS-on por trafikiloj kaj tranoktoj.

5. "Sonorilo de Nagasako" korusos en la kongreso
Kanto "Sonorilo de Nagasako", kiu koncernas atombombon, estis tradukita en nian lingvon de s-ro Koniŝi (Oosaka). Ĝia koruso estos prezentas sub la direkto de s-ro Jamada (Aiĉi).

Bv. atenti, ke programero "Amika Vespero" estis nuligita bedaŭrinde. Bv. ĝui urban nokton en la 9-a de oktobro.


Marto 2010

1. Vi povos vidi detalojn pri la kongreso en ĝia TTT-paĝo
Ni bonvenigas vin el ĉiu loko en la mondo. Kvankam la kongreso okazos en Japanujo, sed ĝi estas esperantujo malfermita al tutmonda Esperantistaro. Ĝuu kaj kunlaboru la kongreson! Detalojn pri la kongreso vi povos informiĝi ĉe http://esperanto.jp/jek10n/. Bv. ankaŭ kontakti KKS-on.

2. Tranokteja servo
La urbo Nagasako estas internacia turisma loko, kie abundas hoteloj, sed tujan mendon de tranoktejoni rekomendas al vi, ĉar tuj antaŭ la kongreso okazos granda festo nomita Kunĉi, por kiu multaj vojaĝantoj vizitos la urbon kaj loĝos en ĝi. Kontaktu KKSon por mendi tranoktejon. Turnu vin al KKS. Nepre ne forgesu ankaŭ fruan abonon de aviadilo aŭ trajno al la urbo!

Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio: La 98-a Japana Esperanto-Kongreso kaj La 43-a Korea Kongreso de Esperanto okazos en Koreio, de la 7-a ĝis 9-a de oktobro en 2011


Februaro 2010

1. La unua limdato de aliĝoj al la kongreso
La unua limdato estas la fino de februao. Ekzemple, kotizo por ĝeneralaj partopreantoj estas 5000 enoj nun, sed ĝi fariĝos 6000 enoj ekde la 1a de marto. Bonvolu anonci al viaj membroj aliĝi al la kongreso kiel eble plej rapide.

2. Aliĝintoj al diversaj konkursoj kaj ekzamenoj
Oni varbas aliĝintojn al Arta konkurso, Oratora konkurso, Ekzameno de JEI, Nova testo. Ĉu vi ne provi vian esperantan kapablon en la Japana kongreso? Jen estas bona ŝanco! Bonvolu postuli aliĝilojn.

3. Fakkunsidoj kaj Salonbutikoj
Vi povos fariĝi organizanto de fakkunsido aŭ butiko en la kongreso. Ĉu vi ne organizi tian kunsidon?

4. Rimarkoj pri tranoktoj kaj trafikiloj
La unua tago de la kongreso, la 9a de oktobro, estos la lasta tago de "Nagasaki-Kunĉi", la plej tradicia festo en Nagasako. Ĉar multaj turistoj vizitos Nagasakon, bonvolu havi atenton rezervi tranoktojn kaj trafikilojn iom pli frue.


Januaro 2010

1. Informoj pri historio de Esperanto-movado en Nagasako
Oni serĉas kaj kolektas dokumetojn por redakti la kongresan memoraĵon "Nagasako kaj Esperanto". Sed ili ankoraŭ ne kolektiĝas sufiĉe. Se vi havas aŭ scias tiajn dokumentojn, bonvolu sciigi al ni.

2. Amatoraj ludantoj en Amika Vespero
"Amika Vespero" okazos vespere en la 9a de oktobro. Oni varbas amatorajn ludantojn por ĝi. Kanto, koruso, skeĉo ktp. estas bonvenaj.

3. Aliĝintoj al diversaj konkursoj kaj ekzamenoj
Oni varbas aliĝintojn al Arta konkurso, Oratora konkurso, Ekzameno de JEI, Nova testo. Ĉu vi bonvolus provi vian esperantan kapablon en la Japana kongreso? Jen estas bona ŝanco! Bonvolu postuli aliĝilojn.

4. Rimarkoj pri tranoktoj kaj trafikiloj
La unua tago de la kongreso, la 9a de oktobro, estos la lasta tago de "Nagasaki-Kunĉi", la plej tradicia festo en Nagasako. Ĉar multaj turistoj vizitos Nagasakon, bonvolu havi atenton rezervi tranoktojn kaj trafikilojn iom pli frue.


Decembro 2009

Ĝis la 15a de novembro aliĝis 87, inkluzive de 2 eksterlandanoj. Ni petas vin aliĝi al tiu ĉi kongreso kiel eble plej frue. Tiuj, kiuj partoprenos ekster Japanio, estas bonvenaj. Bonvolu inviti viajn eksterlandajn amikojn ankaŭ al la kongreso.


Novembro 2009

Oni komencis varbi partoprenantojn por tiu ĉi venont-jara kongreso, kies temo esatas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!". En la 96-a Japana Esperanto-Kongreso en Jamanaŝi varbis s-ro HUKABORI Joŝihumi, la prezidanto de Nagasaki Esperanto-societo , kaj s-ro MORIŬAKI Jasumasa, ĝia membro. Rezultite, oni akiris 64 partoprenantojn. Vi povas legi detalojn de la kongreso per la 1-a informilo enmetita en la novembra revuo.

La unua tago de la kongreso, la 9-a de oktobro 2010, estas ja la lasta tago de Nagasaki-Kunĉi, la plej grava festo en Nagasaki. Ĉar multegaj vidantoj vizitos Nagasakon, bonvolu mendi trafikilojn kaj tranoktejojn kiel eble plej frue.



Oktobro 2009

1. Unua Informilo
La preparo por la kongreso progresas en Nagasako. Membroj de Nagasako penas traduki gvidilon por ekskursoj. Ankaŭ kunlaboroj de aligrupaj esperantistoj en Kjuuŝuu estas atendata. Bonvolu legi la unuan informilon, kaj aliĝu al la kongreso kiel eble plej rapide.

2. Rezervi tranoktojn kaj trafikilojn iom pli frue
Nagasako estas festo-prospera urbo. Nagasako estos tre vigla en la 7-a, la 8-a, kaj la 9-a de oktrobro, 2010, kiam okazos Nagasaki-Kunĉi, la plej tradicia festo. La kongreso okazso de la 9-a ĝis la 11-a de oktobro, tial bonvolu havi atenton rezervi tranoktojn kaj trafikilojn iom pli frue.

3. Postkongrea ekskurso estos kontenta
Kurso veturi Unzen (雲仙) kaj (島原) per aŭtobuso estas preta kiel postkongresa ekskurso. Oni povus forgesi la malfeliĉegon de la monto Unzen-Hugendake (雲仙普賢岳) en la jaro 1990, sed oni bezonas viziti la memorigan muzeon por havi memoron pri ĝi. Ankaŭ ni vizitos la kastelon Ŝimabara-Hara (島原・原城), tre fama pro AMAKUSA Ŝiroo (天草四郎).
 
 Programo
 Memoraĵoj
 Kongresejo
 Kotizoj
 Tranoktejoj
 Ekskursoj
 Monataj anoncoj
 Kontaktu nin

























































































































































































































































▲Al la supro de tiu ĉi paĝo