最新情報 Aktualaj Informoj

ウクライナでの戦争被害者に対する支援 ~UEAとTEJOの動き~

Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio

JEIは、このUEAの「戦争被害者に対する支援活動」に賛同し、協力します。

2022年3月20日

 ウクライナ情勢に関して、UEA(世界エスペラント協会)は、2 月27 日に平和のアピール(UEA 広報1023 号)を出した。同日、TEJO (国際青年エスペラント機構)もアピールを出した。その後、3 月5 日に UEA はTEJO と共同で、ILEI(国際エスペランティスト教育者連盟)の支持を得て、戦争被害者に対する支援活動(helpo-servo)を行うことをUEA 広報1026 号として公表した。
 皆様には特に募金活動である konto Espero (希望募金)への協力をお願いします。

【konto Espero(希望募金)の概要】

UEAは1990年代より、エスペランチスト有志から寄付金を募り、戦災や自然災害の被災者であるエスペランチストやエスペラント団体に支給するkonto Esperoを運用してきた。今まで、旧ユーゴスラビア紛争、ネパール大地震などに適用されてきた。

【本会は「希望募金」を取り次ぎます】

送金時の通信欄や振込人名に「Espero」と付記し、下記の口座までご送金ください。
口座名義はいずれも「一般財団法人日本エスペラント協会」です。
取次の締切は5月31日(火)です。

  • ゆうちょ銀行 記号番号:00130-1-11325(〇一九支店 当座 0011325)
  • みずほ銀行 早稲田支店 普通 1150684

(エスペラント原文:Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio)

Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj – interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj. Konfirmante siajn deklarojn pri solidareco al ĉiuj, kiuj suferas pro la plago de milito, UEA, subtene de ILEI, kaj nia junulara sekcio TEJO unuiĝis por starigo de helpo-servo responde al tiuj kondamnataj militaj agresoj, kun serioza atento al tio, ke la UEA-reto enhavas la partoprenon de pli ol 240 kontaktoj en Ukrainio.

La komuna servo klopodas pripensi, kunordigi kaj efektivigi strategiojn por helpi homojn, precipe esperantistojn kaj ties familianojn. La servo havas kiel principajn celojn:

  1. esti centra ejo por akcepti kaj ligi la diversajn helpajn emojn kaj eblecojn en la Esperanto-komunumo, precipe rilate la koncernan militon;
  2. aktive kontakti esperantistojn en Ukrainio kaj atenti iliajn situaciojn kaj de ties familianoj;
  3. peri sekurajn kontaktojn inter esperantistoj, inkluzive en Ukrainio kaj Rusio;
  4. helpi en la komunikado inter homoj helpo-bezonaj kaj homoj helpo-pretaj, respektante kaj garantiante la privatecon de ambaŭ flankoj ĝis la efektiviĝo de la helpo;
  5. meti rifuĝintojn, precipe pro la milito en Ukrainio, en kontakto kun homoj pretaj loĝigi aliulojn;
  6. varbi donacojn por la konto Espero;
  7. identigi aliajn organizaĵojn kaj iniciatojn kun kiuj eblas kunlabori por similaj celoj;
  8. arigi volontulojn kapablajn paroli diversajn lingvojn por helpi en la komunikado kun ne-Esperanto-parolantaj homoj aŭ kun neesperantistaj helpo-celaj organizaĵoj kaj iniciatoj;
  9. kaj kunlabori kun Landaj Asocioj kaj Sekcioj por la celoj de la helpo-servo.


La helpo-servo funkcias pere de la retadreso helpo-servo@groups.io
Interesatoj helpi en la laborgrupo aŭ informi pri helpo-preteco, ĉu loĝiga, ĉu financa, ĉu alia, povas skribi al tiu adreso.
Petoj por la konto Espero por subteno al damaĝitoj en Ukrainio aŭ rifuĝintoj en aliaj landoj, samkiel avertoj pri helpo-bezonaj homoj, precipe esperantistoj kaj ties familianoj, ankaŭ povas esti direktitaj al tiu retadreso. Tiel same konsiloj pri kunlaboro kun jam ekzistantaj neesperantistaj help-iniciatoj. Mesaĝoj senditaj al helpo-servo@groups.io restas plene privataj. Alternative, interesatoj povas rekte kontakti al Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA, respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kiu kun TEJO kunordigas la servon, pere de la retadreso fmaiajr@gmail.com

UEA kaj TEJO jam ekkunlaboras kun individuoj, landaj asocioj, landaj sekcioj kaj neesperantistaj internaciaj organizaĵoj por la celoj de la helpo-servo. Pasporta Servo estos unu el la iloj de la helpo-servo. Por donaci al la konto Espero, oni aliru uea.org/alighoj/donacoj/espero. La helpo-servo raportos periode pri la evoluoj de la laboroj per la komunikkanaloj de UEA kaj TEJO. Ni agnoskas, ke niaj organizaĵoj ne estas grandaj kompare kun aliaj, tamen ni provas helpi laŭ niaj ebloj per nia organiza forto, kun firma konscio pri la unikeco de Esperanto kaj la valoroj de nia movado.

(日本語要約:UEAとTEJOのウクライナでの戦争被害に対する支援活動)

ロシア政府の対ウクライナ戦争による被害者に対して、UEAとTEJOは支援活動を始めた。以下の項目がある。

  1. エスペラントのコミュニティからの支援を受ける窓口となる。
  2. ウクライナのエスペランチストと連絡をとり、情報を得る。
  3. ウクライナとロシアを含めたエスペランチストどうしの安全な接触を仲介する。
  4. プライバシーを尊重しつつ、支援を要する人と支援を志す人とを仲介する。
  5. 避難者と避難者を受け入れる志がある人とを仲介する。
  6. konto Espero(希望基金)への募金を呼びかける。詳細はこちら(エスペラント文)を参照
  7. 同様の目的を持ち、共同作業ができる他の組織を特定し、把握する。
  8. エスペラント話者でない人や組織とのコミュニケーションを支援するため、多様な言語を話せるボランティアを集結させる。
  9. 各国のUEA加盟やTEJO加盟の組織と協力する。

支援活動にはPasporta Servoも加わっている。連絡先は<helpo-servo@groups.io>。また協力者も求めている。UEA副会長で対外担当のFernando Maia Jrに直接連絡も可。

関連記事

注目記事

  1. 2024国際母語の日ポスター

催し物情報

  1. 2024.4.17

    6/30(日) 京都市:エスペラント語 1日入門講座

  2. 2024.4.15

    5月3日 エミーニョさんのオンライン講演会+夕食会

  3. 2024.4.10

    4月27日新会館建設へ向けて JEI歴代事務所跡ツアー

  4. 2024.1.19

    オンライン会話講座 “Ni parolu!” のご紹介

  5. 2024.1.18

    4/13(土) 9/8(日) 京都市:エスペラント語 入門講座

分野別まとめ

月別過去記事