最新情報 Aktualaj Informoj

2022年度文芸コンクール結果・講評

2022年度文芸コンクールの結果と講評を公開します。下記の入賞作品は、本会会誌『エスペラント La Revuo Orienta』2022年11月号〜2023年1月号に全文が掲載されました。

なお、審査は作者の実名を伏せて実施されました。

参考:応募要項(2022年度)

Rezulto de la prijuĝo al la “Literatura Konkurso” 2022

Venis 5 konkursaĵoj: 4 originalaĵoj kaj 1 tradukaĵo. Juĝis Sibayama Zyun’iti.

La rezulto estas jene (la pseŭdonomo ĉe juĝo estas anstataŭita de la nomo por publikigo).

originalaĵoj

  • 1a premio: ne aljuĝita
  • 2a premio: “Korespondado inter mi kaj Okabe” de Hori Jasuo
  • 3a premio: “La 18 jaroj de sortodivenisto Miĵaj Miĥajloviĉ” de Miyazawa Naoto

tradukaĵoj

Neniu premio estis aljuĝita.

La principo de juĝo

Tio dependas de la poentoj kaj kaj komentoj al unuopaj verkoj. Poento konsistas el 5 por lingva ĝusteco (vortara kaj gramatika), 5 por enhavo, sume 10.

Por originalaĵo, “enhavo” estas imprespovo, nome interesa rakonto por noveloj, kor-skueco por poemoj aŭ origina evoluo por eseoj.

Por tradukaĵo, “enhavo” estas kaj la interpreto de la originalo kaj la interpontado inter kulturoj, per taŭga esprimo aŭ notado. Krome, respekto al la aŭtora rajto de la originalisto estas konsiderata.

originalaĵoj

2a premio: “Korespondado inter mi kaj Okabe” de Hori Jasuo – poento: 5+4=9

(komento) Lingve: bona. Enhave: esperanto-rilata enhavo. La komenco ŝajnas banala, sed la evoluo de la rakonto estas sufiĉe interesa. Restas iom da dubo pri la historia realeco, sed la rakontofino estas (bedaŭrinde) tre reala.

3a premio: “La 18 jaroj de sortodivenisto Miĵaj Miĥajloviĉ” de Miyazawa Naoto – poento: 5+3=8

(komento) Lingve: ĝenerale bona, sed estas kelkaj plibonigendaj lokoj. Enhave: Esperanto-rilata enhavo, sed fantasto superas esperantecon. La rakonto kun plur-tavola strukturo estas inda por fantasto-amantoj. Laŭ mia impreso, vera historio pri Mijazava Kenĵi estas tro abrupta en la tuto de la fadeno.

関連記事

注目記事

  1. 2024国際母語の日ポスター

催し物情報

  1. 2024.4.17

    6/30(日) 京都市:エスペラント語 1日入門講座

  2. 2024.4.15

    エミーニョさんのオンライン講演会+夕食会

  3. 2024.4.10

    新会館建設へ向けて JEI歴代事務所跡ツアー

  4. 2024.1.19

    オンライン会話講座 “Ni parolu!” のご紹介

  5. 2024.1.18

    4/13(土) 9/8(日) 京都市:エスペラント語 入門講座

分野別まとめ

月別過去記事