会誌『エスペラント』
La Revuo Orienta en 2012

   1月号 (Januaro)  2月号 (Februaro)  3月号 (Marto)  4月号 (Aprilo)
   5月号 (Majo)  6月号 (Junio)  7月号 (Julio)  8-9月号 (Aŭgusto-Septembro)
   10月号 (Oktobro)  11月号 (Novembro)  12月号 (Decembro)  2011年発行分 2013年発行分


2012年12月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la decembra kovrilo

Proksime de mia domo troviĝas heĝo el vice starantaj orientaj tujoj. La nomo de la arbo estas japanlingve “konote-gaŝiŭa”, kiu signifas kverkon kun branĉoj kvazaŭ manplatoj. La heĝo aspektas kiel vice starantaj kapoj sin turnintaj malantaŭen. Se ni ornamas la foliojn kvazaŭ harajn per diversaj ornamaĵoj, jen estiĝis kristonaska arbo!
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年11月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la novembra kovrilo

Jen okuloj el pomo kaj el kaŝtano sur magnolia folio, nazo el pinfrukto, buŝo el ruligitaj foli-fibroj, hararo el unu larika branĉo kaj aliaj branĉetoj plenaj de iaj beroj. Jes, estas novembra vizaĝo.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年10月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la oktobra kovrilo

Mi metis somerajn ostrajn fungojn* en malnovan korbon ŝajne difektitan sed ankoraŭ uzeblan. La fungojn mi aĉetis. Tamen mi volas iri al arbaro por preni la fungojn, kiuj aspektas kiel papilioj ripozantaj sur falintaj arboj en malluma arbaro.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]


*somera ostra fungo: Pleurotus pulmonarius


2012年8-9月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la aŭgusto-septembra kovrilo

Mi aĉetis anturion en florpoto, fascinite de ĝia koloro ruĝa. Ĝi apartenas al la familio de kolokasio. Ĝia ruĝa parto estas nomata brakteo, de kiu eliras floraroj kiel vostaj. Tial ĝi estas nomata ankaŭ “vosta floro”. Ni povas facile kompreni, ke japanlingve ĝi estas nomata “ruĝa ventumila floro”. La ventumiloj kaj ankaŭ folioj estas kvazaŭ vakse poluritaj. Mi pene kolorigis, sed vane.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年7月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la julia kovrilo

La plej grandan konkon mi prenis sur la strando de la insulo San Pedro en Belize en brita Honduro, kiam mi vivis en Salvadoro de Centra Ameriko, dum kvin jaroj. Mi nun rememoras manĝon tie. Ĝian konkaĵon oni dispecigis kaj enmetis en supon aŭ fritaĵon. Demandinte mi eksciis, ke la konko nomiĝas “concha (konko)” aŭ “caracole (karakolo)”. Povas esti, ke oni nomin ĝin “caracolá” (trumpetkonko).
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年6月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la junia kovrilo

Okuloj el bluaj floroj! Rimarkinde ruĝaj lipoj! Pentrante hortensiojn, mi faris vizaĝon ankaŭ ĉi-foje. La vizaĝo fariĝis simila al tiu de mia karmemora amikino!
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年5月号

ENHAVO/目次


Klarigo pri la pentraĵo sur la maja kovrilo

Ni dancu sur la herbejo! Dancas ankaŭ klaŭno en ĝojiga vestaĵo. De ie leĝere alflugas sapvezikoj.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年4月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Facetoj de Esperantujo, nun en Japanio


Klarigo pri la pentraĵo sur la aprila kovrilo

Tulipoj florontaj, florantaj en la lumo, iom sin fermintaj vespere, kaj jam florintaj. ankaŭ tulipoj kulminas en la printempo.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年3月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la 97a UK en Vjetnamio, la lando kaj la movado tie

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la marta kovrilo

Jen diversaj pupoj: pupo farita de mia amikino, pupo de memordonaco je vojaĝo en Eŭropo, pupo aĉetita en Meksiko ktp. Ili staras/sidas sur gvatemala teksaĵo. Ĉiuj pupoj estas knabinoj. Ja estas pupfesteto, kiu okazas marte en Japanio.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年2月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Literatura Konkurso en 2011

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la februara kovrilo

Kiam mi rigardas branĉojn de kokos-mento, al mi ŝajnas, ke du profiloj rigardas unu la alian. Transe de la fenestro dancetas neĝeroj.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2012年1月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Kiel mi vivis kaj vivas en kaj post la tertremo?

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la januara kovrilo

Platana aleo. La arbo estas japanlingve “suzukake”, kiu signifas arbon kun fruktoj pendantaj kiel sonoriletoj. Mi do serĉis la fruktojn, kiuj tamen ne estis troveblaj. Iom poste mi iris por nepre serĉi la fruktojn, kaj ĉi-foje mi trovis ilin tamen iom aliloke. Ĉu vi trovas vizaĝon sur la bildo?
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




▲本ページの冒頭へ ◆ 主ページ(日本語)へ   ◆ Al la Ĉefpaĝo (Esperante)