会誌『エスペラント』
La Revuo Orienta en 2011

   1月号 (Januaro)  2月号 (Februaro)  3月号 (Marto)  4月号 (Aprilo)
   5月号 (Majo)  6月号 (Junio)  7月号 (Julio)  8-9月号 (Aŭgusto-Septembro)
   10月号 (Oktobro)  11月号 (Novembro)  12月号 (Decembro)  2010年発行分 2012年発行分


2011年12月号

ENHAVO/目次

Komuna Esperanto-Kongreso

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la decembra kovrilo

Perua Okarino, vizaĝo de arkeologo, du bovidoj, katforma ŝparmonujo, siama kato, kupra akvovazeto meksika, interfolio kanguru-forma, tuba kandelo, kokino kun nevidebla ovo sur la dorso, brilanta pilko, ruĝaj eŭforbioj (poinsetioj), steloj en la nokta ĉielo.
Gajan Kristonaskon!
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年11月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

第4回「エスペラントの日」記念公開講演録

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la novembra kovrilo

Jen estas floroj kaj herboj, kiujn mi kolektis promenante en aŭtuno. Mi lasis ilin laŭ la vento, aŭ al bekantaj birdetoj, aŭ mem disĵetante. Per juglanda nukso kaj erigerona astero* mi faris okulojn. La bildo montras denove vizaĝon.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年10月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la 96a UK kaj la 67a IJK

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la oktobra kovrilo

Mi trovis sigelvaksajn fungojn en parka arbareto. Ili estis vakse brilaj kaj malmolaj fungoj. Mi portis ilin al la hejmo kaj esploris. ili estas nomataj ankaŭ “reiŝi-ĉampinjonoj”, kiuj estis kultivataj por ĉinaj imperiestroj, ĉar el ili oni povas fari medikamenton, kiu alportas “eternajn vivon kaj junecon” laŭ legendoj. Oni diras, ke la medikamento efikas kontraŭ diversspecaj kanceroj. Antaŭ 2-3 jaroj mi trovis multajn specojn da fungoj en la parko, kaj nun mi tre deziras iri tien por preni fungojn.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年8-9月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj

Jarlibro de Esperanto-movado en Japanio en 2010 (2010年エスペラント運動年鑑) [ 組織部 ]


Klarigo pri la pentraĵo sur la aŭgusto-septembra kovrilo

Fiŝo kun hoko en la buŝo, korna skarabo kaj herakla skarabo. La knabo*) kun Paĉjo manfaris ilin tiel ke iliaj flugiloj kaj piedoj moviĝu. La manfaraĵoj de la knabo en iama somera libertempo estas trovitaj okaze de nia transloĝiĝo. Ja karmemoraj! Kiel longaj estas la vivoj de la fiŝo kaj la insektoj!
*) La knabo nun estas jam 35-jaraĝa.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年7月号

ENHAVO/目次

La Granda Tertremo en la Orienta Parto de Japanio

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la julia kovrilo

Stelfiŝo: “Mi venis de tiu stelo, kaj denove fariĝos stelo, kiam mi reiros al la ĉielo.”
Pektena Stelfiŝo: “Bonvolu konduki ankaŭ min!”
Stelfiŝo: “konsentite! Fiksu vin al miaj manoj aŭ piedoj, kaj ni povos kune iri.”
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年6月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

日韓共同大会準備講座

講習・学習会で使っている本

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la junia kovrilo

La knabino ploras pri sia fratino, kiu devas iri foren. Ekpluvas nun sur ŝian tristan vizaĝon.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年5月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

日韓共同大会準備講座

Ni vizitu Koreion por la komuna kongreso!

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la maja kovrilo

Ni dancu sur la herbejo en la maja lumo.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




2011年4月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

日韓共同大会準備講座

Ni utiligas Esperanton!

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la aprila kovrilo

Ŝajnas al mi, ke en aprilo ekfloras ĉiuj floroj: limonioj1), kariofildiantoj, tulipoj, odoraj latiroj, levkojoj, alstromeriaj floroj2) ktp.
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]

1) limonio: スターチ
2) alstromeria floro: perua lilio, aŭ inkaa lilio nomita je la sveda barono Aströmer: アストロメリア




2011年3月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la 96a UK en Danio, la lando kaj la movado tie

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la marta kovrilo

S-ino Fenestro: “Estas ankoraŭ malvarme, kvankam mi sentas varmon sur mia dorso.”
Kurogane-moĉi*: “Mi sentas min iom peza, ĉar mi portas tro da beroj. Baldaŭ alflugos birdetoj kaj ĝoje bekmanĝos ilin.”
Dika arbo: “ankaŭ mi baldaŭ havos ĝermojn, kaj poste havos abundan foliaron.”
S-ino Fenestro: “Komencas ŝvebi bona odoro de ume-floroj, ĉu ne?”
   *Kurogane-moĉi: Ilex rotunda (arbospeco de akvifoliaco ĉirkaŭ 10 metrojn alta)
(akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2011年2月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Literatura Konkurso en 2010

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la februara kovrilo

Plenplenas fruktetoj de melio. Birdoj ĝoje bekmanĝas ilin. Per foliaj manoj varmigas malvarmajn vangojn tiu. Jes, tiu estas denove knabino, kies vizaĝon vi vidas. (akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]



2011年1月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la jaro 2011 por mi

movadaj paĝoj


Klarigo pri la pentraĵo sur la januara kovrilo

Ksantioj? Altaj solidagoj? Rosmarenoj? Ne! Ĉi tio estas vizaĝo de virino. (akvaforto, mane kolorigita)  [ TANAKA Sachiko ]




▲本ページの冒頭へ ◆ 主ページ(日本語)へ   ◆ Al la Ĉefpaĝo (Esperante)