JEI informas

  Aprilo 2009 Julio 2009 Oktobro 2009  


Oktobro 2009

1) Malferma tago de JEI en junio
La 12a de junio estas por ni “Esperanto-Tago”, memore al la fondo de organizita movado en Japanio en 1906. Ĉi-jare en la 14a de junio, JEI okazigis prelegkunvenon pri la tago en la maniero de malferma tago, en kiu ĉeestis 90 personoj. La prelegoj estis jenaj:

2) Forpasis KAWAKITA Jiro, 89-jara
S-ro KAWAKITa Jiro (1920-05-11/2009-07-08), unu el niaj honoraj konsilantoj, forpasis. Li estis geografo. Jam en la mezo de 1960-aj jaroj, li pledis enkondukon de Esperanto kiel internacia helplingvo. Poste li fariĝis fama pro KJ-metodo, pri la metodo konsekvence naski novajn ideojn. La esenco de lia metodo estas legebla esperante en Enkonduko al problemsolva origi nala KJ-metodo.

3) S-ro TANAKA Tetuzi, nova honora konsilanto
S-ro TANAKA Tetuzi (1934-) akceptis nian proponon esti unu el niaj honoraj konsilantoj. Li estas la prezidanto de Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj, kaj en sociaj kampoj, li estas i.a. la prezidanto de Japana Brajla Biblioteko. Ĉi-jare li troviĝis en la 75a Kongreso de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

4) Ŝanĝo de revizoro
S-ro TEZUKA Susumu, unu el niaj 2 revizoroj, demisiis en majo pro la alta aĝo. Ni elektis novan revizoron, s-ron UEMURA Tatsuo, pli ol 50-jara esperantisto. Li ofte verkas eseojn japanlingve pri Esperantaj temoj.

5) Enkonduko de Grupa Aliĝo al JEI
Laŭ la nuna sistemo, individuaj membroj aliĝas al JEI, kaj membroj en unu distrikto rajtas formi ‘filion’. Sed tiu filio estas nur nominala el jura vidpunkto, ke la centro ne kontrolas, nek regas la financon aŭ administron de la filioj. La lastatempa jura reformo de ne-profitocelaj organizaĵoj en Japanio malfaciligas ekziston de tiasenca filio.

Tial ni nun cerbumas pri la organizado, kaj la nuna solvo (ankoraŭ ne definitiva) estas, ke ni anstataŭe agnoskos grupan aliĝon de lokaj rondoj al JEI. La strukturo iom paralelas al la rilato de UEA kaj ties Landaj Asocioj.



Julio 2009

1) Forpasis KURISU Kei, 98-jara
S-ro KURISU Kei (1910.07.18 ~ 2009.04.18), esperantisto de 1930, forpasis pro kancero. Li en juneco lernis Esperanton por stari flanke de la proletaro, kaj korespondis kun eksterlandaj esperantistoj, pro kio li estis persekutita antaŭ/en la Dua Mondomilito, sed floris postmilite. Pro la agado li estis honorita je Ossaka-Premio en 1949. Dank' al Esperanto li fariĝis specialisto pri ĉeĥa literaturo, tradukis japanen el la ĉeĥa. Dume li tradukis el Esperanto Danĝera Lingvo de U. Lins. Okaze de la 92a UK en Jokohamo, 2007, li salutis la kongresanaron kiel dojeno de japana Esperanta movado.

2) La Japanaj Esperanto-Kongresoj
La 96a Kongreso ĉi-jare okazos de la 10a ĝis la 12a de oktobro en Urbo Koohu (Kofu) en Gubernio Yamanasi – pri tio vi trovas artikolojn en la julia numero de La Revuo Orienta. La urbo estas ĉ. 100 km okcidente de Tokio, kaj la kongresejo estas parto de universitata tereno. Kiel memoraĵon, oni planas eldoni Antologion de Zamenhof paralel-lingve.

La 97a Kongreso en 2010 okazos de la 9a ĝis la 11a de oktobro en Urbo Nagasaki, en la okcidenta insulo Kjuŝuo. La urbo estas fama pro la haveno malfermita al Eŭropo de la 17a jarcento, kaj ankaŭ pro tio, ke ĝi estas la 2a atombombita urbo en 1945.

La 98a Kongreso en 2011 estos speciala en la kongresa historio, ĉar ĝi estos parto de la Komuna Kongreso Korea-Japana, en Urbo Pusano, sude de la Korea Respubliko. Ĝi dividos programon kun la 43a Korea Kongreso de Esperanto. Ankoraŭ la detalo ne estas fiksita, sed ni formis 8-membran Tegmentan Komisionon (po 4 memboj el ĉiu lando) por organizi la Kongreson.


3) La plano por la Financa Jaro 2009
Japana Esperanto-Instituto (JEI) sekvas, kiel plej multe da japanaj organizaĵoj, financan jaron de aprilo ĝis marto de 2010. La Estraro fiksis en marto la planon, kaj resumis la raporton en majo. Jen estas kelkaj eroj el la plano.



Aprilo 2009

1) TTT-ejo de JEI renovigita
La ret-informejo de Japana Esperanto-Instituto estis renovigita; la Esperanta versio estas ĉe la adreso http://www.jei.or.jp/hp/esp.htm , kun pli da renoviga ritmo. Plej maldekstre-sube oni montras "Fenestron de la monato", nome la ornamitan montrofenestron ĉe la domo de JEI en Tokio, kies aranĝon lastatempe faras s-ino NAGAI Atsuko.

2) Kovrilo de la organo "La Revuo Orienta"
S-ino NAGAI Atsuko desegnas ĉi-jaran kovrilon de "La Revuo Orienta", nia monata organo. La kovrilo estas videbla en la supre nomita TTT-ejo. Ŝi komentas pri siaj bildoj jene: "En 1987, en la unue partoprenita UK en Varsovio, mi trovis polan pentristinon pentri bildon de diversnacianoj. Tio multe impresis min kaj por pentri renkontitojn, mi eklernis en pentrada klaso."
Kovriloj de La Revuo Orienta en 2009


3) JEI 90-jara
Japana Esperanto-Instituto estas fondita en decembro, 1919. Tial ĉi-jare ni festas 90-jariĝon. La konciza kronologia tabelo estas trovebla en http://www.jei.or.jp/hp/eo/eo_jei_kai.htm#tabelo . La fondo-apelacio de JEI, publikigita en la unua numero de "La Revuo Orienta", januare de 1920, komenciĝas jene: "La terura internacia militego finiĝis per la internaciiga rekonstruado de la mondo: jen la societo de la Nacioj, jen Internacia Laborista Konferenco, ktp.; jen do ŝajnas nun ke la forta alvoko por Lingvo Internacia komencis veni el efektiva neceso. En Japanujo ankaŭ sub tiu bona influo, lastatempe nia movado ekakiris, je nia granda ĝojo, la merititan atenton de la publiko."

4) Junie, Esperanto-Tago pri Zamenhof 150-jara
La 12a de junio estas por japana esperantujo grava pro tio, ke en 1906 tiutage komenciĝis organizita Esperanto-movado. Memore al tio, ĉi-jare en la 14a de junio (dimanĉo) okazos en JEI-domo en Tokio, preleg-serio. Ĉi-jare speciale temas pri la 150a jaro de zamenhofa naskiĝo. Jen la planataj prelegoj:
(1) "Rolo de traduko en la transprenado de civilizoj" de Prof. MIURA Nobuo
(2) "Pri la 150-jarigxo de Zamenhof" de KAWANISI Tetsuro (vic-prezidanto de JEI)
(3) "Poziciigo de KITA Ikki kaj Zamenhof---komparo de Zamenhof kun KITA, ultra-naciisto kiu tamen planis enkonduki Esperanton" de USUI Hiroyuki

Tiu ĉi artikolo estis bazita sur "JEI informas (aprilo, 2009)" el La Revuo Orienta de Japana Esperanto-Instituto

SIBAYAMA Zyun'iti (prezidanto de JEI)
Ĝenerala Fako de JEI





▲ Al la Kapo   ◆ Al la Ĉefpaĝo  ◆ 主ページ(日本語)へ