会誌『エスペラント』
La Revuo Orienta en 2009

   1月号 (Januaro)  2月号 (Februaro)  3月号 (Marto)  4月号 (Aprilo)
   5月号 (Majo)  6月号 (Junio)  7月号 (Julio)  8-9月号 (Aŭgusto-Septembro)
   10月号 (Oktobro)  11月号 (Novembro)  12月号 (Decembro)            2010年発行分


2009年12月号 2009年12月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 96-a Japana Esperanto-Kongreso

movadaj paĝoj

informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la decembra kovrilo

Jam estas decembro, en kiu oni pasigas tagojn ĉiam aferplene. Eble ankaŭ Julavo(*) nuntempe okupite preparas donacojn por infanoj en la mondo. Mi memoras la interesan ekskurson en Laponio post la Tamperea UK en 1995. Ni ekskursantoj vizitis someran dometon de Julavo kaj trapasis la Arktan cirklon. Survoje ni havis agrablan tempon amzuiĝante kun boacoj vagantaj. Do, ĉu vi povas trovi la ruĝnazan boacon en ĉi tiu kovrilo?  [ NAGAI Atsuko ]

* Sankta Nikolao/ Avĉjo Nikolao


2009年11月号 2009年11月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

el prelegoj en Esperanto-tago, junie

40 jaroj post la forpaso de OSSAKA Kenĵi

movadaj paĝoj

informoj / 情報欄 綴込み:La Unua Informilo de la 97a Japana Esperanto-Kongreso


Klarigo pri la pentraĵo sur la novembra kovrilo

En novembro ni sentas precipe rapidan fluon de la tempo rimarkante ŝanĝiĝon de la sezono. En la unua tagdeko ankoraŭ daŭras bona vetero kaj ni povas ĝui belajn ruĝajn foliojn, sed baldaŭ la aŭtuna vento faligas foliojn disde arboj. Tiam ni rimarkas venon de la vintro kaj estas en iomete melankolia humoro. La bela muziko taŭgas por ĉi tiu sezono kaj kuraĝigas nin, ĉu ne? La velkaj folioj rememorigas al mi, ke antaŭ kelkaj jaroj unu virino flutis belege en la parko Ueno en malfrua aŭtuno.  [ NAGAI Atsuko ]



2009年10月号 2009年10月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 94a Universala Kongreso kaj aliaj

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la oktobra kovrilo

La ĉielo en aŭtuno estas serena, kaj oni povas bone vidi malproksimajn montojn. Mi elkore deziras, ke en bela aŭtuna tago vi enspiru freŝan aeron en la naturo. Tio ekscitos vian apetiton kaj revigligos vin. Tamen aŭtuno abundas je naturaj bongustaj manĝaĵoj. Ne tro manĝu kiel ĉevalo en aŭtuno.  [ NAGAI Atsuko ]

*La montoj sur la kovrilo estas Kai-Komagatake k.t.p. el la urbo Hokuto,Yamanasi.



2009年8-9月号 2009年8-9月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

90-jaraĝa JEI, kaj poste

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la aŭgusto-septembra kovrilo

En somero partoprenantoj en la UK havas interesajn spertojn kaj sentas reale ke Esperanto estas certe vivanta lingvo. Dum la UK en Berlino 1999, infanoj el diversaj landoj ludis kune per kolorriĉa parabalono* apud la enirejo de la kongresejo. Ili estis grupo de Infana Kongreseto de Esperanto. Nombrante laŭte Esperante, ili kune puŝis la balonon supren. Tie abundis ridetantaj vizaĝoj kaj espero. “La amika balono flugu supren kaj supren!” Tian scenon imagante mi pentris.  [ NAGAI Atsuko ]

*parabalono = granda ronda tuko farita el paraŝuto



2009年7月号 2009年7月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la gubernio Yamanasi

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la julia kovrilo

En Japanio ni havas la Stelan Feston en julio. Se ne estas tro da lumo dum la nokto en urbo, ni povas vidi klare la Laktan Vojon. Mi ofte rememoras multe da belegaj steloj kiujn mi vidis sur dolmeno apud Grezijono en Francio en 1990. Meznokte mi trakuris paŝtejon kaj fine atingis la dolmenon kun junaj gesamideanoj de somera kurso. Sidante sur la dolmeno, mi vidis multegajn scintilantajn stelojn kaj sentis la miraklan ekziston kaj efemerecon de la vivo en la vasta kosmo. Tio estis neforgesebla meznokta aventuro. Se tiam estus muzikisto, pli romantikan impreson mi havus......  [ NAGAI Atsuko ]



2009年6月号 2009年6月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Jarlibro de Esperanto-movado en Japanio en 2008

  運動年鑑(組織部)


Klarigo pri la pentraĵo sur la junia kovrilo

Ni havas pluvsezonon en junio. Longdaŭra pluvo malhelpas al ni eliri, ĉu ne? Sed pluvo estas beno por plantoj. Ricevante akvon de la ĉielo, floroj kaj folioj estas viglegaj. "Atente aŭskultante la sonon de pluvado kaj mire rigardante la freŝajn verdaĵojn tra fenestro, la virino sentas abundan trankvilon en la koro." Tian imagon mi pentris. En pluvsezono oni rimarkas ke pluvo estas ankaŭ agrabla por ni.  [ NAGAI Atsuko ]



2009年5月号 2009年5月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Instruado de Esperanto en universitatoj

  en Japanio

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la maja kovrilo

Majo estas bonega monato por promenadi. Oni povas ĝui freŝan verdon kaj venteton. Ne nur por viziti muzeon, sed ankaŭ por ĝui verdon mi kelkfoje vizitas Parkon de Ueno. En la parko ofte strat-artistoj prezentas spertajn akrobataĵojn kaj mi ĉiam admire spektas ilin dum kelka tempo. Rigardante la admirindan lertaĵon, mi ekpensis pri "la frukto de diligenteco".  [ NAGAI Atsuko ]



2009年4月号 2009年4月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 150-jara jubileo de la naskiĝo de Zamenhof

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la aprila kovrilo

En aprilo ni estas en la kulmino printempa. Kiel skribite en ĉina poemo, mi ne sentas tagiĝon en printempa dormado agrabla. Tamen estas ankaŭ multaj, kiuj streĉe staras sur la sojlo al la nova vivo. La virino sur la kovrilo montras fortan volon en siaj okuloj. Mi pentris ŝin, baze de desegnaĵo antaŭ kelkaj jaroj. Ankaŭ mi volas pasigi tagojn kun espero, ne evitante gravajn aferojn en la nuna tempo severa.  [ NAGAI Atsuko ]



2009年3月号 2009年3月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Publika Simpozio en Wakayama

Pollando, la ĉi-jara kongreslando

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la marta kovrilo

En frua marto larvoj dormintaj vintre vekiĝas kaj eliras el la tero. Ne nur larvoj sed ankaŭ ni homoj kvazaŭ vekiĝinte vigliĝas, sentante plian varmon post longa vintro. Ĉu vi ne volas fari ion novan en tia sezono? Sur la kovrilo mi pentris junan virinon, kiu aspiras al nova espero. Ankaŭ ni vigliĝas, rigardante homon kiu klopodas al la vojo mem elektita, kiel ŝi.  [ NAGAI Atsuko ]



2009年2月号 2009年2月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 27a Komuna Seminario en Jokohamo

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la februara kovrilo

En Japanio oni diras, ke februaro estas frua printempo, sed ankoraŭ estas froste malvarme. Ĉi-foje mi pentris junan virinon, kiu staras trankvile en severa vintra vetero. Lastan aŭtunon en Kioto mi renkontis la virinon, kies rigardo montris fortan internon. Impresite de la virino mi pentris ĉi tion.  [ NAGAI Atsuko ]



2009年1月号 2009年1月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Parolas ricevintoj de Ossaka-Premio

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la januara kovrilo

Feliĉan Novan Jaron! 2009 estas la jaro de bovoj laŭ la antikva orienta kalendaro. Mi do pentris bovon, kiun mi vidis en Germanio, kiun mi vizitis post la Praga UK en 1996. Vojaĝo per Esperanto donas al ni diversajn renkontiĝojn kaj mirindajn memorojn. Eĉ nun mi vigliĝas, rememorante tiajn scenojn.  [ NAGAI Atsuko ]




▲本ページの冒頭へ ◆ 主ページ(日本語)へ   ◆ Al la Ĉefpaĝo (Esperante)