JEI sin prezentas

Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita en 1919, kaj estas la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Japanio ekde 1956. Nun JEI havas ĉ. 1300 membrojn. La monata organo estas "La Revuo Orienta". JEI ĝuas la statuson de "jura fonduso" laŭ japana civila kodo.

La ĉefaj funkcioj de JEI
Strukturo de JEI
Estraranoj de JEI
Komitatanoj, Ĉefdelegito kaj Specialaj membroj de UEA
Kronologia tabelo pri JEI



La ĉefaj funkcioj de JEI

  1. La esploro kaj studo pri Esperanto.
  2. La organizado kaj subteno al lecionoj kaj lekcioj.
  3. La eldono kaj perado de gazetoj kaj libroj.
  4. Okazigo de la kvalifika ekzameno de Esperanto.
  5. Diversaj helpoj al la membroj.
  6. Publikigo pri Esperanto, inkluzive de retejo.
  7. Subtenoj al la regionaj kaj fakaj agadoj.
  8. Kun-organizado de la Japana Esperanto-Kongreso.

Strukturo de JEI

De 1926, JEI funkciis laŭ la modelo de la ne-profitocela organizo en Japana Civila Kodo. Ekde decembro 2008, ĝi funkcias laŭ la speciala le?o pri Publik-Celaj Juraj Personoj.

(1) Decida strukturo

prezidanto estraro kun 2-jara mandato revizoroj kun 2-jara mandato konsilianoj kun 2-jara mandato (2) Labor-divido

Fakoj
estas 8 fakoj, gvidataj de estraranoj.

Estraranoj de JEI

Estraranoj de JEI kaj ties fako por 2009.
Prezidanto: SIBAYAMA Zyun'iti
Vicprezidantoj: SYOZI Keiko, KAWANISI Teturo
Administraj estraranoj: NAKAMURA Daisin kaj la Prezidanto, Vicprezidantoj.

Fako Fakestro Vicfakestro
Ĝenerala SYOZI Keiko  
Financa SUZUKI Keiitiro  
Organiza INUMARU Humio SUZUKI Keiitiro
Internacia TAHIRA Masako HAZAMA Hirotomi
Redakta MIYAZAKI Hideko HORI Yasuo
Stud-Eduka ISIKAWA Tieko HORI Yasuo
Informa NAKAMURA Daisin HAZAMA Hirotomi
MORIKAWA Kazunori (por TTT)
Eldona KAWANISI Teturo  

Ano de la Konstanta Kongresa Komitato de Japana Esperanto-Kongreso INUMARU Fumio
Revizoroj por 2009. TEZUKA Susumu, MURAO Kenzi


Komitatanoj, Ĉefdelegito kaj Specialaj membroj de UEA

Komitatanoj A de UEA (Noto) SYOZI Keiko, TAHIRA Masako
Komitatano C (elektita de la Komitatanoj A kaj B) HORI Yasuo
Ĉefdelegito de UEA en Japanio HARADA Hideki
Membro de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA SASAKI Teruhiro
Membro de Honora Patrona Komitato de UEA UMESAO Tadao
Honoraj Membroj de UEA DEGUĈI Kyotaro
KONISI Gaku
KURISU Kei
YAMASAKI Seikô

Noto: En 1956 Japana Esperanto-Insituto aliĝis al UEA, kiel la Landa Asocio en Japanio. Kun pli ol 1000 membroj, JEI elektas 2 Komitatanojn A de UEA.


Kronologia tabelo pri JEI

 mallongigoj uzataj en la tabelo:
  P = Prezidanto de la Estraro de JEI.
  ĈP = Ĉef-Prezidanto de JEI", kvazaŭ honor-ofica; vaka posteno por multaj jaroj.
jaro aferoj prezidanto de la Estraro k.a.
1906 [prahistorio: la komenco de la organizita Esperanto-movado en Japanio]
Japana Esperantista Asocio (JEA) fondiĝis en la 12a de junio, kaj aktivis ĝis 1919.
 
1919 JEI fondiĝis fare de OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi) k.a., en la 20a de dec.  
1920 La organo "La Revuo Orienta" fondiĝis.  
1926 JEI akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono. P: NAKAMURA Kiyoo
1930   P: OOISI Wasaburo
1932 Nova oficejo fondiĝis en Hongo, Bunkyo-ku, Tokio. Ĝenerala Sekretario OKAMOTO Joŝicugu (Okamoto Yositugu) instaliĝis.
1933 Gazeto "Esperanto-Lernanto" fondiĝis; daŭris ĝis 1938.  
1936 JEI aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), eksiĝis en 1940.  
1944 Pro la milito, "La Revuo Orienta" ne aperis de apr., 1944 ĝis sept., 1945.  
1945   P: NISI Seiho
1947   Konstanta Estrarano MIJAKE ŝihej (Miyake Sihei) instaliĝis.
1956 JEI aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA).  
1967   P: EGAMI Fujio (Egami Huzio)
1965 La 50a UK okazis en Tokio; LKK estis el Tokia Esperanto-Klubo kaj ne JEI, sed ankaŭ JEI-anoj helpis.  
1968   ĈP: OSSAKA Kenĵi (Osaka Kenzi), ĝis 1969 (forpaso)
1977   ĈP: EGAMI Fujio (Egami Huzio), ĝis 1982 (forpaso)
1978 Esperanto-Domo en Waseda, Sinzyuku-ku, Tokio, fondiĝis. La Oficejo de JEI translokiĝis tien.  
1979   P: ISOBE Yukiko
1988 Premio Ossaka por premii elstaran esperantiston, estis re-difinita kiel premio de JEI, kaj de ĉi-jare okazas premiado. P: IKAWA Satio
1989   P:YAMASAKI Seiko, ĈP: KUBO Sadaziro, ĝis 1996 (forpaso)
1991   P: NISIKAWA Toyozo
1993   P: YAMASAKI Seiko (denove)
1994 Esperanto-Domo de Yatugatake fondiĝis.  
1999   P: SIBAYAMA Zyun'iti
2007 Gastigis la 92an UK en Jokohamo (Yokohama).  
jaro aferoj prezidanto de la Estraro k.a.



▲ Al la Kapo   ◆ Al la Ĉefpaĝo  ◆ 主ページ(日本語)へ