| Loĝejo |
Sudokcidente de ZAIM, okazejo de Jokohama Esperanto-Semajno
2007, troviĝas urbo Kotobukicho. Tie ekzistantaj malmultekostaj
gastejoj estas reformataj al koncizaj kaj bonkvalitaj gastejoj
fare de Jokohama Gasteja Vilaĝo. UEA kaj LKK kontraktis kun ĝi
cele por provizi ekonomiajn loĝejojn al kongresanoj.![]() Staras okulfrapa tabulo de sunfloro antaŭ Akceptejo. Najbare servas superbazaro de manĝaĵo. |
![]() Loĝejo "Hayashi-Kaikan" staras trans la strato antaŭ Akceptejo. |
****** Anonco de Loĝiga Servo en Julio 14. ******
Ni povas akcepti ankoraŭ 20 mendojn ĉi tie.
Ni akceptas mendojn de 3-5 noktoj kun la prezo de ¥900/nokto.
Ni havos amikan kampo-bankedon per rostado vespere en Aŭg. 8, merkredo. (Detaloj poste.)
Kongresa amasloĝejo estas
establita en "Junulara Centro por Eksterdoma Aktivado en
Parko Mituzawa". Oni devas obei fiksitan regularon de la
centro, sed antaŭ ĉio oni povas ĝui draste malaltan prezon!
Dekstra mapo montras la loĝejon "Junulara Centro"
atingebla de metroa stacio "Mituzawa-Kamicho" kaj
bushaltejo "Enirejo al Mituzawa-Stadiono". Oni akceptos
vin ĉe la loĝejo. Najbare staras administra "Oficejo".
"Atletikaj Stadionoj (chefa kaj piedpilka)" helpos vin
trovi la celatan lokon.![]() Enirejo al Junulara Centro. |
![]() Dormĉambro kaj pretigitaj matracoj. |