post Japana Kongreso
Venu al "Esperanto-Domo de Jacugatake" por
Aŭtunaj Kursoj de Jacugatake, 2013



Jam 19 jaroj pasis post kiam la Domo estis inaŭgurita. Certe ĉiuj scias la nomon de la Domo, sed multaj pensas, ke ĝi estas tro malproksima. Ĉu vi, precipe vi el la okcidenta parto de Japanio, ne pensas, ke la 100-jara Japana Esperanto-Kongreso okazonta en Tokio estas la bonega okazo por viziti la Domon? Post la Fermo de la Kongreso vi ekiros al la Domo kaj vespere vi jam atingos ĝin. Kiam vi revenos hejmen, vi povos preni la trajnon de la Ĉuoo-linio al Nagojo kaj poste vi facile povos reveni al Kansajo kaj pli okcidenten.
Oktobro estas tre taŭga monato por viziti la Domon, ĉar tiam vi povos ĝui la belajn aŭtunanjn kolorojn kun agrable bona odoro de pinarbaj folioj. Se vi estas bonŝanculoj, vi povos vidi la monton Fuĵi majeste stari.
Ni organizas Aŭtunan Kulturan Renkontiĝon ĉiun jaron, kaj ĉi-jare ni kunigos la renkontiĝon kun la Japana Kongreso por ke vi povu partopreni. Ankoraŭ ne estas fiksita la programo, ĉar ankoraŭ estas nebule, kiuj partoprenos el eksterlando, sed la malneta programo estas kiel sube:

Programo de la Aŭtunaj Kursoj de Jacugatake, 2013

La 15a de oktobro - veturi al Esperanto-Domo de Jacugatake post la ferma soleno
Post la fino de la Japana Kongreso ni kolektiĝu en la Halo de la Ferma Soleno sub la podio, kaj kune ni ekiros al Jacugatake.
  * Vi devas pagi ĉ.3250 enojn (25eŭroj) por iri per metroo, ekspresa buso kaj taksio.
Je la 4a ptm: vi atingos la Domon.
Je la 6a ptm: Vespermanĝo (marmita rizaĵo) 1050 enoj (8 eŭroj).
Je 7:30 – 8:30 ptm: Koncerto de diversaj muzikiloj el la mondo (far s-ro Flutist).
Poste: ni havos liberan babiladon.

La 16a de oktobro - ekskurso kaj prelego(1)
Matenmanĝo kaj poste promenado en la vilaĝo.
Tagmanĝo: en la manĝejo de Fonto Sanbu-iĉi (vi mem pagu).
Posttagmeze: Prelego de eksterlandaj kaj japana partoprenantoj.
  * Prelegos ges-roj Komori Yosiki, Markus Gabor, Hori Jasuo.
Je la 6a ptm: Vespermanĝo
7:30 – 8:30 ptm: Koncerto de mandolino (far ges-roj Iwaya).
Poste: ni havos liberan babiladon.

La 17a de oktobro - prelego(2)
Antaŭtagmeze: Prelegos Paola B. Giommoni, Navaraj Budha.
Poste disiĝo en kelkaj grupoj, direkte al Nagoya aŭ al Tokio.

Kotizo:
1. Tranokto: 5000 enoj (46 eŭroj) por du noktoj, sed eksterlandanoj ne bezonos pagi.
2. Manĝaĵoj: 4000 enoj (30 eŭroj) por matenmanĝo kaj vespermanĝo de la 16a kaj matenmanĝo de la 17a.
3. Aliĝkotizo: 1000 enoj (7,5 eŭroj)

Prizorgantoj: HORI Jasuo, HIKITAA Akio, ARAI Tosinobu, ges-roj Iwaya
Aliĝo kaj pli da informo: HORI Jasuo


al la paĝo de Jarordo
al la Starta Paĝo