Aktiveco de Esperanto-Domo de Jacugatake en 2024
Esperanto-Domo de Jacugatake, situanta meze de la insulo Honŝuo, estas
staĝejo kaj kroma biblioteko de Japana Esperanto-Instituto. Ĉe la Domo ni
akceptas gastojn el la tuta mondo por vigligi nian movadon.
2024
Aprilo
5-6, Malferma Kunsido de la administra komitato
La administra komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake havis malferman preparon kaj kunsidon. Ili pretigis la domon por akcepti gastojn dum la jaro. Post la finpreparo ni tostis por prospero de la jaro.
エスペラント館のとびらのページに戻る