Aktiveco de Esperanto-Domo de Yatugatake en 2011
Esperanto-Domo de Yatugatake situanta meze de la insulo Honŝuo estas
seminariejo kaj kroma biblioteko de Japana Esperanto-Instituto. Ĉe la Domo ni
akceptas gastojn el la tuta mondo por plua aktiveco de Esperanto.
2011
Aprilo
La komitato, konsistanta el 16 personoj, prizorgas la domon.
Nia unua laboro ĉijara estis reŝmirado de la eksteraj muroj. La domo fariĝis pli bela kaj pli daŭrema.
La 8an kaj
la 9an de aprilo komitatanoj kolektiĝis en la domo kaj preparis ĝin por la
malfermo por la nova jaro. La domo funkcias ekde tiu tago ĝis la 10a de
novembro.
Interalie, ni rearanĝis la duan etaĝon de la biblioteka domo kun ekspozicio de
diversaj bildoj de Himalaja Renkontiĝo. Vidu fotojn.
Niaj gastoj povas tranokti kontraŭ 2500 enoj (20 eŭroj) por unu nokto.
Nejapanoj aliĝintaj al “Pasporta Servo”povas tranokti senpage.
Aprilo estas monato por sakuraj floroj.
La fama Ooito-sakura kreskas inter la stacioj Nagasaka kaj Kobuĉizaŭa
lau la Ĉuuou-linio. Vi povos vidi ĝian belecon el la fenestro de via
vagono.
La alia fama Jamataka-ĵindai-sakura situas 3 kilometrojn de la
stacidomo Hinoharu.
Aŭgusto
La 13a NurEsperanta Kunvivado okazis de 20a ĝis 22a de aŭgusto. Dekstra foto montras la kurson de korea lingvo fare de f-ino Ĉe Juna.
エスペラント館のとびらのページに戻る