Aktiveco de Esperanto-Domo de Yatugatake

Esperanto-Domo de Yatugatake situanta meze de la insulo Honŝuu estas biblioteko kaj vilao de Japana Esperanto-Instituto. Ĉe la Domo ni akceptas gastojn el la tuta mondo, celante disvastigi Esperanton kaj aktivigi la movadon

2010

Aprilo

La komitato, konsistanta el 15 personoj, prizorgas la domon. La 9an kaj la 10an de aprilo komitatanoj kolektiĝis en la domo kaj preparis sin por la malfermo por la nova jaro. La domo funkcias ekde tiu tago ĝis la 11a de novembro. Vidu fotojn.
Niaj gastoj povas tranokti kontraŭ 2500 enoj (20 eŭroj) por unu nokto. Nejapanoj aliĝintaj al “Pasporta Servo”povas tranokti senpage.

Aprilo estas monato por sakuraj floroj. La fama Ooito-sakura kreskas inter la stacioj Nagasaka kaj Kobuĉizaŭa lau la Ĉuuou-linio. Vi povos vidi ĝian belecon el la fenestro de via vagono. La alia fama Jamataka-ĵindai-sakura situas 3 kilometrojn de la stacidomo Hinoharu.

Intensiva kurso de Kantoo-Esperanto-Ligo
La 17an-18an de aprilo okazis Intensiva kurso organizita de Kantoo-Esperanto-Ligo (Tokio kaj ĉirkaŭaj 6 gubernioj) kun la partopreno de 18 homoj. Dum la du tagoj ili lernis Esperanton en du klasoj: Konversacia klaso (gvidanto s-ro Salikh Zakirov el Rusio) kaj Komencanta klaso (gvidanto s-ro Sasaki Teruhiro). Vespere de la 17a prelegetis s-ro Zakirov pri sia regiono Respubliko Bashkorstano en Rusio, kaj poste okazis Amika vespero, en kiu talentuloj montris sian arton: bus^harpon, kantojn, prestidigitaĵojn ktp.. Vidu fotojn.
En la dua tago, matene tajĉuĝian, promenado, kursoj kaj fine ili purigis la domon kaj revenis hejmen.

Majo

Majo estas la plej bona monato por turismi. Multaj homoj turismas, sekvante la ondojn de sakuro-floroj kaj verdiĝantajn foliojn. La ventoj en majo brilas bele.

Kunveno “Kantu en Esperanto”
La 3an-4an de majo okazis kunsido “Kantu en Esperanto”, en kiu partoprenis 16 kantamantoj. Matene de la unua tago komenciĝis la kunveno kun kanto “Bonvenu paco sur vin” kaj poste ili trejnis sin pri la bona maniero elkanti, gvidate de s-ro Makino Micuo. Partoprenantoj estas lertaj en muziko: s-ro Kuba ludis fluton, s-ro Kaŭae gvidis gospel-kantojn, s-ro Aoŝima kantis arion. S-ro Jamada Tadaŝi klarigis pri la kanto “Sonorilo de Nagasaki”, temkanto de ĉi-jara Japana Kongreso okazonta en la atombombita urbo Nagasaki, kaj poste ĉiuj trejnis sin kanti ĝin por ke ili povu bele kanti en la inaŭguro de la Kongreso.
En la dua tago ili ekskursis al la najbara parko kaj kantis Esperanto-kantojn antaŭ la piknikantoj. Vidu
fotojn kaj raportojn(PDF).

Postaj kunvenoj en majo
La 22-23an de majo okazos “Promendo piede de la monto Yatugatake”, kaj la 24-25an de majo okazos “Kunveno de Go-amantoj” kaj la 29-30an de majo “Briĝo-kunveno”.

La komitato celas gastigi 400 homojn al la Domo, kaj por tio komitatanoj mem organizas diversajn kunsidojn.

Ĉisube "?" signifas "@".
Esperanto-aranĝo en majo
La 3a-4a: Kantu en Esperanto: Kolektiĝu kanto-amantoj. Gvidos s-ro Makino Micuo (Hama-rondo), Kotizo: 3500 enoj. Kontakto: s-ro Jamada Tadaŝi <yamadapiano?mac.com>
La 22a -23a: Promenado apud la montoj Yatugatake. La vojo dependas de la vetero kaj voloj de partoprenantoj. Kotizo: neta kosto, Kontakto: s-ro Sasamori <kei6421?ybb.ne.jp> .

Aŭgusto

Varma aŭgusto invitas vin al malvarmeta E-Domo. Utiligu ĝin bone!
Ni enkondukis pianon al nia manĝeja ĉambro. Utiligu ĝin bone!


Nur-Esperanta Kunvivado
De la 21a ĝis la 23a de aŭgusto, okazis Nur-Esperanta Kunvivado kun 14 partoprenantoj. Ili entuziasme paroladis en triopaj grupoj, multfoje ŝanĝante partnerojn, cele al disapartiĝo el eternaj komencantoj. Ankaŭ ĉina amiko s-ino Fan aktive lernadis en la grupoj.


エスペラント館のとびらのページに戻る