Ĝisdatigo: 2016-05-05
 Supre  1a de maldekstre  Kongresa Emblemo    La emblemo konsistas el Lago Biŭa kaj litero "H", unua litero de "Homo" kaj "Harmonio". La verda stelo signifas lokon de la urbo Oumihaĉiman. Malsupre troviĝas literoj "Vories Gakuen", kie okazos la kongreso. => Paĝo pri la emblemo
 2a de maldekstre  Ĉefa domo de Vories Gakuen (Jura persono de lernejoj)    La domo, finkonstruita en 2007, enhavas oficejojn de la jura persono ktp en la 1a etaĝo, kaj klasĉambrojn de la mezlernejo en la 2a ĝis la 4a etaĝoj.
   La foto estas oferita de Vories Gakuen.
 3a de maldekstre  Eduka domo kaj Hyde-domo de Vories Gakuen    La domoj estis konstruitaj de Vories en 1931, dank' al la kontribuo de A. A. Hyde. Ili estas la plej malnovaj konstruaĵoj en la Gakuen, kaj la japana registaro registris ilin kiel kulturajn propraĵojn en 2000. Kvankam la eduka domo estis kapelo iam, ĝi estis uzita por diversaj eventoj nun. Oni trovas malnovan Hammond-organo. Oni diras, ke Vories prezentis Hammond-organon unuafoje en Japanio.
   La foto estas la dosiero "File:Hyde memorial Hall01s3200.jpg" de Wikimedia Commons.
 Malsupre    1a de maldekstre  Kanalo Hachimanbori (Haĉimanbori) en la urbo Omihachiman (Oumihaĉiman)    La kanalo estis konstruita en la epoko Sengoku (la 16a jarcento). Ĝi estas vidindaĵo nun, kaj oni foje filmas kinojn kaj televidajn dramojn.
   La foto estas la dosiero "File:Hachimanbori02s3200.jpg" de Wikimedia Commons.
 2a de maldekstre  Miniatura modelo de la kastelo Azuchi (Azuĉi-ĵoo) en la urbo Omihachiman    La kastelon kreis ODA Nobunaga, generalo en la epoko Sengoku.
   La foto estas ĝia miniatura modelo en la muzeo Azuchi-Jyoukaku-Siryoukan kaj la dosiero "File:Miniature Model of Azuchi Castle.jpg" de Wikimedia Commons.
 3a de maldekstre  Kapelo de Vories Gakuen    La kapelo estas en la 5a etaĝo de la ĉefa domo de Vories Gauen. Tie oni havos la inaŭguron kaj publikajn programerojn en la kongreso.
   La foto estas oferita de Vories Gakuen.
 4a de maldekstre  William Merrell Vories    La fondinto de Vories Gakuen (1880-1964). Li vizitis Japanion el Usono kiel instruisto de la angla lingvo en 1905, kaj li klopodis propagandi kristanismon. Plue, li faris diversajn sociajn kaj kulturajn agadojn, ekz. organizi hospitalojn, bibliotekojn, lernejon kaj YMCA (Kristana Asocio por Junuloj). La kongreso okazigos la prelegon pri liaj agadoj.
   La foto estas oferita de Vories Gakuen.
 Dekstre   Kovrilo de la Konges-memoriga libro    La libro "De Dinamika Lago Biŭa al la mondo" estas esperanta tradukaĵo el la libro, kiun japane verkis s-ro YAMAGUCHI Takao. Li studis historion kaj problemojn de Lago Biŭa laŭ la vidpunktoj de kultura kaj medio en la mondo, kaj li eldonis ĝin per siaj kostoj. Ĝi enhavas multajn kolorajn fotojn. La esperantigo estas la unuafoja traduko pro ĝi.

Al Ĉefpaĝo