La Strato Isezaki-ĉoo estis publike decidita por amuzloko en 1880. Ekde la plej aktiva periodo en la komenco de la 20a jc ĝis la Granda Tertremo en 1923, teatroj tie prosperis pro multiĝantaj spektantoj, kiuj venis ne nur de Jokohamo sed de Tokio kaj de malproksimaj lokoj. La strato samkiel la Ĉina Kvartalo estis detruita dum la Dua Mondmilito, sed poste ĝi denove prosperis kiel moderna butikstrato.
6.2 Strato Baŝamiĉi
6.3 Avenua Parko|
En la epoko de Kamakura (1190 - 1333), vilaĝanoj en nuna Ŝimokurata-ĉoo (en la kvartalo Tocuka, sudokcidenta parto de Jokohamo) pendigis pajlzoriojn sur branĉetoj preĝante pri trankvileco de vilaĝo kaj sekureco de vojaĝantoj. Tiam la pajlzorio havis ordinaran grandecon. En la komenco de la erao Taiŝo (1912 - 1926), oni faris tiel grandan pajlzorion, 200 kilogramojn pezan, 3.5 metrojn longan kaj 1.5 metrojn larĝan. La kutimo daŭris ĝis nun. Tio estas registrita kiel historia folklora kulturaĵo, kiu bone montras malnovan moron. En ĉiu kelkjaro oni refaras la grandan pajlzorion. Same granda pajlzorio troviĝas ankaŭ en Havaja Kultura Centro donacita de la kvartalo Tocuka responde al peto de Havajo. |